Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 2-a Pintkunveno pri Konstruado de Cifereca Ĉinio malfermiĝis en Fuzhou
2019-05-07

La 6-an de majo, la 2-a Pintkunveno pri Konstruado de Cifereca Ĉinio malfermiĝis en Fuzhou.


Matene de la 6-a de majo, la 2-a Pintkunveno pri Konstruado de Cifereca Ĉinio malfermiĝis en la urbo Fuzhou, Fujian-provinco en sudorienta parto de la lando, kun pli ol 1 500 gastoj ĉinaj kaj eksterlandaj.


La 5-an de majo, "senŝofora bala-maŝino" aperis en la 2-a Ekspozicio pri Cifereca Ĉinio. (Foto de Lü Ming, raportisto de Ĉina Novaĵ-agentejo)


La temo de ĉi tiu pintkunveno estas "Nova kreskado akcelas novajn evoluon kaj atingojn". Dum la pintkunveno, krom la ĉefa forumo, estas 12 sub-forumoj kun la temoj "Elektronika Administrado", "Cifereca Ekologio", "Grandaj Datumaroj", "Inteligenta Socio", "Satelita Aplikado", "Industria Interreto", "Cifereca Ekonomio ", "Cifereca Mara Silka Vojo", "Interreto de Aĵoj", "Reta Teknologio", "Cifereca Fujian" kaj "Cifereca Sano". Samtempe, okazos ankaŭ la finalo kaj premidono de la Konkurso pri Cifereca Novigado de Ĉinio.


La 5-an de majo, vizitanto spertis en "5G + aŭtomata stirado". (Foto de Zhang Bin)


La 5-an de majo, vizitanto spertis la teknologion pri rekonado de homvizaĝo. (Foto de Zhang Bin)


Kiel grava flanka programero de ĉi tiu pintkunveno, la 2-a Ekspozicio pri Cifereca Ĉinio estis malfermita posttagmeze de la 5-a de majo. "Nigraj Teknikoj" kiel "5G + aŭtomata stirado", polm-pago kaj AI-muzeo videblas en la ekspozicio.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio