Novaj rimedoj de Ĉinio por pluapaŝa financa malfermo |
2019-05-06 |
Guo Shuqing, estro de Ĉina Reguliga Komisiono pri Bankoj kaj Asekuroj, diskonigis, ke baldaŭ 12 novaj rimedoj estos lanĉitaj por plue malfermi la bankan kaj asekuran sistemon de Ĉinio. Tiuj rimedoj inkludas nuligon de la enir-postulo pri kapital-sumo de fremdlandaj financaj organizoj kiuj fondas fremdkapitalan bankon, aĉetas akcion en komisia kompanio aŭ administras asekuran makleristan kompanion; moderigon de limoj al fremdaj kaj ĉinaj investantoj por starigi konsuman financan kompanion kaj nuligon de aproba proceduro de fremdkapitalaj bankoj por starigi negocojn per ĉina juano. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |