Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pakistana ambasadoro en Ĉinio: La pakistana projekto Pakistano 2025 havas komunecojn kun la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo"
2019-04-28


Lastatempe, Masood Khalid, pakistana ambasadoro en Ĉinio, ricevis intervjuon de ĉinaj raportistoj. En la intervjuo, li diris, ke la pakistana projekto Pakistano 2025 estis kreita cele al daŭripova disvolvado, mildigo de malriĉeco, pliigo de regiona integriĝo kaj plivastigo de regionaj kunlaboroj. Kaj la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" celas akceli komercajn interŝanĝojn, ekonomiajn kunlaborojn, interpopolajn komunikadojn kaj amikecon. La pakistana flanko tre atentas kaj subtenas la iniciaton. Ĉiuj scias, ke nun la du landoj kunlaboras pri la programo Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro, kiu estas eĥo al la iniciato.


Pakistano 2025 kaj la ĉina iniciato havas komunecojn, ĉar multaj elementoj en la pakistana projekto estas ankaŭ tuŝitaj en la ĉina iniciato, ekzemple: interligo kaj interkomunikado, evoluado de infrastrukturo, mildigo de malriĉeco, reciprok-profito kaj kungajno, ekspluatado de energifontoj ktp. 


La ambasadoro diris, ke la programo Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro estas ambaŭflanke profita. Ĝi helpos la okcidentan parton de Ĉinio pli bone disvolviĝi, kaj ĉinajn firmaojn ŝpari koston, elspezon kaj tempon. Kaj, Pakistano havos pli multajn negocojn, pli prosperan ekonomion, pli grandan produktadon, pli da laborpostenoj kaj pli glatan komunik-reton, kaj ĉiuj regionoj kovritaj de tiaj interkomunikaj infrastrukturoj profitos de ĝi.


Ĉinio subtenas disvolvadon de pakistanaj infrastrukturoj, fervoj-retoj kaj ŝose-retoj per la iniciato kaj la programo. La ambasadoro diris: "Miaopinie, ĉio ĉi kreos por ni pli da laborŝancoj kaj rapidigos kreskadon de la Malneta Enlanda Produkto de Pakistano. Do, tio feliĉigos nian popolon."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio