Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Tago en Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Vjetnamio
2019-04-28


Inaŭguro de Ĉina Tago


La 26an de aprilo la ĉina delegacio okazigis Ĉinan Tagon dum la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Vjetnamio. La agadon ĉeestis vic-prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo Lu Cairong, vic-ĝenerala konsulo de ĉina konsulejo en Da Nang Liu Zhi, ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio Zhao Jun, estrarano de UEA Lee Jungkee kaj aliaj preskaŭ cent esperantistoj el 22 landoj de Azio, Oceanio kaj Afriko.


Vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo Lu Cairong (la unua de maldekstre), estrarano de UEA Lee Jungkee (la dua de maldekstre) kaj sekretario de KAEM Chimedtseren Enkhee (la dua de dekstre) en la fotoekspozicio


Lu diris, ke la fotoekspozicio "70 Jaroj --- Ĉina Esperanta Movado kaj la Mondo" montras pli ol cent historiajn momentojn, registras la atingojn de E-movado en Ĉinio, reflektas prosperon de Esperanta kulturo kaj pruvas la koncepton de kunekzisto de diversaj kulturoj. Li rimarkigis, ke Esperanto celas liveri al la homaro lingvon por egala komunikado, akceli harmonian kunekziston kaj pacan disvolvon, kaj tio kongruas kun la koncepto de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiu liveras bonan platformon kaj disvolvan ŝancon al kunlaboro kaj kungajno. La iniciato bezonas Esperanton, kaj Esperanto bezonas la iniciaton.


Lu ankaŭ diskonigis la duan Internacian Kunlaboran Forumon pri La Zono kaj Vojo en Pekino kaj la librojn kun diverslingvaj versioj, Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion kaj Kvin Jaroj de la Zono kaj Vojo, eldonitajn de Ĉina Internacia Eldona Grupo. Li esperas, ke la libroj helpos legantojn amplekse koni "La Zonon kaj Vojon" kaj kompreni Ĉinion.


La ĉina delegacio donis premion pri amikeco al esperantistoj, kiuj faris elstaran kontribuon en antaŭenigo de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La premion ricevis japana esperantisto kaj membro de Akademio de Esperanto Usui Hiroyuki, sudkorea E-instruisto Bak Giwan kaj sekretario de KAEM Chimedtseren Enkhee.


Ĉeestantoj de la agado


La Ĉina Tago estas unu el la kulturaj agadoj de Ĉina Esperanto-Ligo kaj redakcio de El Popola Ĉinio sub Ĉina Internacia Eldona Grupo, kun la celo disvastigi ĉinan kulturon, starigi la publikan bildon de Ĉinio kaj akceli kulturajn interŝanĝojn. Ĝi okazas en internaciaj kunvenoj de Esperanto jam de pluraj jaroj, kaj estas ŝatata de ĉeestantoj pro riĉa enhavo.


Fotoj de Du Pengpeng

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio