Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Departementa direktoro de AIIB: La iniciato "La Zono kaj Vojo" estas platformo por kunlabori
2019-04-28

Hamid Sharif, direktoro de la departemento pri konformeco, efikeco kaj integriĝo de Azia Infrastruktura Investa Banko


Hamid Sharif, direktoro de la departemento pri konformeco, efikeco kaj integriĝo de Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB), esprimis sian opinion pri la 70-jara datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) kaj pri la 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Li diris, ke ĉi-jare estas la 70-jara datreveno de la fondiĝo de ĈPR, kaj Ĉinio kreis por la mondo eksterordinaran rekordon, montris kiel lerni de la mondo kaj utiligi tiun scion por disvolvado. Ĉinio spertis eksterordinaran evoluan vojon. Ĉinio estis tre malriĉa, tamen nun ĝia pokapa enspezo jam superis 9 000 usonajn dolarojn, kio spegulas bonegan disvolvadon de la lando. Mi pensas, ke tio estas rimarkinda kaj lerninda por aliaj landoj.


La 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo okazis en Pekino, mi opinias, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas platformo por kunlaboro, ĝi estis lanĉita en epoko de granda manko de financoj por infrastrukturo. Ju pli da tiaj platformoj, des pli bone por evoluantaj landoj, ĉar al ili mankas financoj. Mi esperas, ke la platformo ludos rolon en tiu flanko, kio bezonas lerni de Ĉinio kaj aliaj landoj. La infrastruktura defio rilatas al daŭripoveco, la evoluado devas enteni ekologian bonfarton anstataŭ damaĝi la naturon, kaj konservi financan daŭripovecon de la ŝtato anstataŭ multigi ŝuldon dum ĝia evoluado. Mi pensas, ke tio estas la defio por ĉiuj konstruadoj de infrastrukturo, inkluzive de projektoj rilate al "La Zono kaj Vojo" kaj eksteraj projektoj investitaj de aliaj. Tiujn defiojn alfrontas ni kune. Mi kredas, ke per kunlaboro inter landoj, ni povos trakti tiujn defiojn.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio