Inaŭguriĝis la 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo kaj Xi faris parolon |
2019-04-26 |
La 26-an de aprilo, en Pekino inaŭguriĝis la 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman parolon en la inaŭguro. La Zono kaj Vojo estas internacia kunlabora iniciato prezentita de Xi Jinping. De la lastaj 6 jaroj la totala sumo de la komercado inter Ĉinio kaj la landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo jam superis 6 000 miliardojn da usonaj dolaroj. La investa sumo superis 80 miliardojn da usonaj dolaroj. La kunlaboraj projektoj liveris pli ol 300 mil laborpostenojn. La ĉeftemo de la 3-taga forumo estas "Kune Konstrui la Zonon kaj Vojon kaj Krei Belan Estontecon". Ĉeestas al la forumo pli ol 5 000 homoj el 130 landoj kaj internaciaj organizoj. El: CRI Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |