Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Internacia Hortikultura Ekspozicio ĉe la piedo de la Granda Muro
2019-04-25

Prezenta Centro


La Internacia Hortikultura Ekspozicio (2019) kun la temo "Verda Vivo, Bela Vivo" okazos de la 29a de aprilo ĝis la 7a de oktobro en la distrikto Yanqing de Pekino, Ĉinio.


Ĉina Pavilono


Internacia Pavilono


Ĝardeno de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en nokto


Ĉi-jara ekspozicio estas la plej altnivela kaj grandskala internacia ekspozicio en Ĉinio post la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Kunming en 1999, Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 kaj la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en 2018. La ĉi-foja ekspozicio ankaŭ estas nomata "Internacia Hortikultura Ekspozicio ĉe la piedo de la Granda Muro",ĉar ĝi estas nur 10 kilometroj fore de la Granda Muro ĉe Badaling.


503 hektaroj


La ĝardeno de la ekspozicio kovras areon de 503 hektaroj, inkluzive de pli ol 100 ekspoziciejoj de landoj, internaciaj organizoj kaj ĉinaj provincoj, regionoj kaj urboj.


162 tagoj


La ekspozicio daŭros 162 tagojn. Laŭ antaŭvido, la nombro de vizitantoj atingos 16 milionojn da homoj/fojoj.


110 eksterlandaj ekspoziciantoj


110 internaciaj ekspoziciantoj kaj pli ol 120 neoficialaj ekspoziciantoj partoprenos la ekspozicion. La nombro de eksterlandaj ekspoziciantoj kreos rekordon en la historio de la Internacia Hortikultura Ekspozicio.


31 ĉinaj ekspoziciejoj


31 provincoj, aŭtonomaj regionoj, urboj, Hongkongo, Makao kaj Tajvano de Ĉinio starigos ekspoziciejojn por montri siajn unikajn ĝardenojn kaj ĝardenkulturojn.


1200 specoj da plantoj


Dum la ekspozicio estos eksponitaj 1200 specoj da plantoj en pli ol 100 ekspoziciaj ĝardenoj, inkluzive de parkoj aranĝitaj de diversaj landoj, internaciaj organizoj, ĉinaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj urboj, kaj entreprenoj, faka parko, frukt-ĝardeno,legom-ĝardeno, herb-ĝardeno ktp..


4 itineroj


Dum la ekspozicio estos proponitaj al vizitantoj kvar amuzaj itineroj,nome "Konu la Internacian Hortikulturan Ekspozicion", "Amu familion, amu ĝardenarton", "Hortikultura vojaĝo" kaj "Rapida aŭto-vojaĝo". La kvar itineroj kombinis naturajn pejzaĝojn, ĝardenarton kaj kulturojn por liveri al vizitantoj servojn pri ripozado, distrado kaj interago de familianoj.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio