Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usono premas eksportadon de irana nafto "ĝis nulo"
2019-04-24


Usona ŝtata sekretario Mike Pompeo deklaris en la 22a de aprilo, ke ĉiuj ĉesu importi iranan nafton ekde la 3a de majo, alie ili ricevos sankciojn de Usono. Pro tio la tutmonda prezo de nafto altiĝis je pli ol 3% tiutage, kaj fariĝis la plej alta en la lasta duonjaro. En la lastaj du jaroj, usona registaro jam faris 25 sankciojn kontraŭ Irano, kiuj inkluzivas preskaŭ 1 000 individuojn kaj organizojn. "Trump fariĝis la plej granda faktoro por la tutmonda merkato de nafto", diris Lin Boqiang, prezidanto de Ĉina Instituto pri Studoj de Energio-Politiko sub Xiamen-Universitato, en la 22a de aprilo.


En la gazetara konferenco, Pompeo diris, ke la celo de Usono estas "nuligi" la eksportadon de la irana nafto, kaj daŭro de tiu politiko dependas de iranaj gvidantoj.


Usona prezidanto Trump diris en Tvitero, ke Saud-Arabio kaj aliaj membroj de la Organizo de Petrol-Eksportantoj "kompensos" la mankon de nafto kaŭzitan de la sankcio. Saud-Arabia ministro pri energio diris en lundo, ke Saud-Arabio kunordigos nafto-produktantojn por ke konsumantoj havu sufiĉan provizon, kaj la tutmonda merkato de nafto restu en ekvilibro.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio