Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Indonezia politikisto: La Zono kaj Vojo aldonas novan forton al la monda ekonomio
2019-04-24

Lastatempe Thomas Lembong, prezidanto de la indonezia invest-kunordiga komitato, ricevis intervjuon de ĉina raportisto. En la intervjuo li diris, ke la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estas unu el la monde plej gravaj iniciatoj en la 21a jarcento. Kiam la monda ekonomio pli malrapide kreskas, la iniciato aldonas novan forton al ĝi kaj alportas pli da ŝancoj ol defioj.

Thomas Lembong, prezidanto de invest-kunordiga komitato


Li diris, ke por Indonezio, la plej granda insulara lando kaj grava lando sur la Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento, interago kun Ĉinio por esti en akordo pri ambaŭlandaj maraj deziroj estas grava afero.


La kunligo de infrastrukturo estas la prioritata kampo de la kunlaboroj sub la iniciato. Pri tio, Thomas Lembong diris: "La iniciato kontentigas la bezonojn de disvolviĝantaj landoj por konstrui sian infrastrukturon, la spertoj de Ĉinio tiuflanke estas lerninda de aliaj disvolviĝantaj landoj. Ekzemple, Jakarta-Bandung Altrapida Fervojo ne nur helpos solvi la trafikŝtopiĝon de la dense loĝata insulo Java, sed ankaŭ kontribuos por la ekonomia disvolvo laŭ la fervojo." Li diris: "Tio estas bezonata de Indonezio por ekonomia kaj socia progreso".


Pri miskomprenoj el la internacia komunumo, Thomas Lembong diris, ke la iniciato tuŝas multajn kampojn, do estas normale, ke ekzistas defioj kaj miskomprenoj. "Ni devas alfronti la defiojn kaj kune trovi solvojn. Mi kredas, ke la iniciato alportas pli da ŝancoj ol defioj." 


Thomas Lembong diris, ke en la lastaj jaroj, indoneziaj popolanoj vidis la ŝancojn alportitajn de ĉinaj investoj kaj profitojn venigitajn de ĉinaj turistoj kaj ŝatis ĉinajn produktaĵojn. Li kredas, ke krom la ekonomia kunlaboro, la iniciato havos ankaŭ vastan spacon ĉe aliaj flankoj, kiel mediprotektado, energi-ŝparado kaj klimat-ŝanĝiĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio