Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
5G-signalo uzota en Monda Hortikultura Ekspozicio
2019-04-24

Ĉina Pavilono


La 29-an de aprilo en Pekino estos oficiale malfermita la Monda Hortikultura Ekspozicio. En la parko de la ekspozicio, konstruado por poŝtelefona komunikado estas finita. 5G-signalo estos uzata por la unua fojo kun la celo krei saĝan ekspozicion ĉe la Monda Hortikultura Ekspozicio en Pekino.


Planto-Pavilono


Por helpi vizitantojn, la ekspozicio lanĉis la poŝtelefonan aplikaĵon EXPO 2019. Per ĉi tiu aplikaĵo, vizitantoj povas ne nur trovi trafikajn liniojn, manĝejojn, loĝejojn, vidindaĵojn ktp, sed ankaŭ lerni pri plantoj kaj hortikulturo en ĝia rubriko Planto-Klasĉambro.


Nokto de Internacia Pavilono


Kun la reto de aĵoj kaj 5G-signalo kiel "nervo", kun granda datumaro kaj artefarita inteligenteco kiel "cerbo", la ekspozicio fariĝos okulfrapa festo per kombinado de homo, teknologio, naturo kaj kulturo. En la parko de la ekspozicio, vizitantoj spertos la ĉarmon de teknologia progreso per saĝ-urba konstruado, roboto-kelnero kaj saĝa gvidilo.


Redaktorino: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio