Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Franca klerulo: Francio povas fariĝi ponto inter Eŭropo kaj Ĉinio
2019-04-23

de Sylvie Matelly, vicprezidanto de franca Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj Strategioj


La 2a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro liveros gravan platformon por internacia kunlaboro, kaj ŝancon por konservi multflankismon kaj subteni ekonomian tutmondiĝon. Eŭropo estas grava partnero de Ĉinio, kaj espereble la forumo donos pli da ŝancoj por kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio.


Mankas investoj pri infrastrukturo kiel aŭtovojoj, malsanulejoj, lernejoj al multaj landoj. La iniciato "La Zono kaj Vojo" aperas ĝustatempe. Konsiderante la bazajn kondiĉojn por longdaŭra disvolviĝo, tiu platformo povas plibonigi ĉiutagan vivon de homoj en diversaj landoj. Pro tio "La Zono kaj Vojo" altiras partoprenon de multaj landoj.


Por subteni multflankismon, ni bezonas havi kunlaboron kaj fidon. La iniciato konformas al la celo. Kun la antaŭenigo de la iniciato, multaj projektoj eniras forajn kaj subevoluintajn lokojn, donas profiton al multaj landoj, kaj plialtigas vivnivelon de homoj de la mondo. Multaj malriĉaj familioj ekuzis televidilon kaj lavmaŝinon, kaj ankaŭ saĝtelefono disvastiĝas en malriĉaj landoj kaj regionoj. Kun la daŭra konstruado de "La Zono kaj Vojo", vivo de homoj pliboniĝos.


La iniciato vekas grandan entuziasmon en Francio. En la lando ofte okazas forumoj kaj seminarioj pri kunlaboroj kadre de la iniciato. La entuziasmo devenas de la fakto, ke Ĉinio estas grava forto en internacia komunumo kaj konservanto de multflankismo.


En 2018 la senato de Francio publikigis pritaks-raporton pri la iniciato, kiu alvokas Francion ludi pli gravan rolon en konstruado de la iniciato. Laŭ mi, Francio povas fariĝi ponto inter Eŭropo kaj Ĉinio por disvolviĝo de la tri flankoj. Krom kunlaboro inter landoj, Ĉinio ankaŭ povas kunlabori kun Eŭropa Unio. Mi esperas, ke per klopodo de Francio kaj Ĉinio, la iniciato estos pli forte ligita kun integriĝo de EU, kaj tio estas tre grava afero.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio