Okazis incendio en la katedralo Nia Damo de Parizo |
2019-04-16 |
Vespere de la 15a de aprilo laŭ loka tempo, okazis incendio en la katedralo Nia Damo de Parizo, en la centro de la franca ĉefurbo Parizo. Post kelkhora klopodado de fajroestingistoj, la fajro estis efike regita. La turpinto de la katedralo disfalis en flamo kaj fumo, tamen bonŝance la ĉefparto de tiu fama konstruaĵo konserviĝis, inkluzive de la du tre famaj kvadrataj turoj. Franca prezidanto Emmanuel Macron diris: “La plej malbona situacio estis evitita.” Li aplaŭdis la klopodon de fajroestingistoj. Ĉirkaŭ 400 fajroestingistoj batalis kontraŭ la incendio, kaj unu el ili grave vundiĝis. La kaŭzo de la fajro ankoraŭ ne estis determinita. Fajroestingisto klarigis, ke Nia Damo de Parizo estas grandskale riparata, kaj la fajro eble rilatas al tio. Macron ege bedaŭris pro la damaĝo kaŭzita de la incendio, kaj volas iniciati internacian monkolektadon por rekonstrui la katedralon. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |