Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Fervojo debutis en Mostar-Foiro
2019-04-16


Inter la 9a kaj 13a de aprilo, en la Internacia Ekspozici-Centro de la bosnio-hercegovina urbo Mostar, okazis la 22a Mostar-Foiro. Debutis en la foiro la kompanio Ĉina Fervojo per ekspono de la trajnoj Fuxing, ĉin-eŭropa kargotrajno kaj aliaj.


Ĉar la ĉina pavilono okupis areon de 2 000 kvadrataj metroj, Ĉinio estas la ĉefa gasto kun la plej granda pavilono en la historio de la foiro. Ĉina Fervojo ĉe rimarkinda zono de la pavilono prezentis la filmeton Ĉina Fervojo pri sia densa fervojreto.



Multaj vizitantoj fotiĝis kun du modeloj de Fuxing. En la simula stirejo de altrapida trajno oni povas sperti stiradon de trajno inter Pekino kaj Ŝanhajo. Fotoj pri ĉin-eŭropa kargotrajno, altrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo en Indonezio, fervojo inter Ĉinio kaj Laoso, tiu inter Ĉinio kaj Tajlando, kaj tiu inter Hungario kaj Serbio vivece interpretis la fruktojn de la Ĉina Fervojo en la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".


Koncerna estro de la kompanio diris, ke ĝia partopreno en la foiro estas konkreta agado por plenumi la akordon atingitan de la ŝtatgvidantoj de Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj. Nun kunlaboro pri ĉina kaj eŭropa fervojoj estas intensa, kaj rapide disvolviĝas ĉin-eŭropa kargotrajno. Jam pli ol 14 mil vojaĝoj de kargotrajnoj estis faritaj en 60 ĉinaj urboj kaj 50 urboj de 15 eŭropaj landoj, kio fariĝis simbolo de la disvolvado de "La Zono kaj Vojo".



Mostar-Foiro, fondita en 1998, estas la plej granda kaj faka plurampleksa foiro de Bosnio-Hercegovino. Ĝi okazas ĉiuaprile kaj estas la plej grava en centra kaj orienta Eŭropo. Pli ol 700 entreprenoj el Ĉinio, Germanio, Turkio, Italio kaj aliaj pli ol 40 landoj partoprenis en la ĉi-foja foiro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio