Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La totala valoro de internacia komerco de Ĉinio en la unua trimestro superis 7 duilionojn da juanoj
2019-04-16


Antaŭ nelonge, rezulto pri internacia komerco de Ĉinio por la unua trimestro de tiu ĉi jaro estis publikigita. Laŭ statistikoj de dogano, en la unua trimestro, la totala valoro de eksportado kaj importado de Ĉinio atingis 7,01 duilionojn da juanoj, kun kresko je 3,7% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kio estas glata komenco. Interalie, la totala valoro de importado kaj eksportado en marto estis 2,46 duilionoj da juanoj, kun pliiĝo de 9,6%, kio efektive akcelis la ĝeneralan kreskon en la unua trimestro. La sumo de importado kaj eksportado de privataj entreprenoj en la unua trimestro estis 2,84 duilionoj da juanoj, kun kresko je 9,9%, kiuj fariĝis la ĉefaj fortoj por la stabila kreskado. La Ĝenerala Administracio de Dogano malkaŝis, ke ĝi plu subtenos la stabilan kreskadon de la internacia komerco: jam ekfunkcias novaj agadoj por faciligi translandan komercon kaj akceli reduktadon de kostoj kaj plialtigon de efikeco.


Li Kuiwen, proparolanto kaj direktoro de la departemento pri statistiko kaj analizo de la administracio, diris ke estos pli multaj favoraj politikoj pri subteno al disvolvado de importa kaj eksporta komercoj. Li malkaŝis, ke la doganoj daŭre optimumigas havenan medion por komercado, kaj komencos novan agadon pri plifaciligo de translimaj komercoj kun la celo mallongigi la tempon por trakti varojn, plu redukti kostojn pri importado kaj eksportado, kaj simpligi administradon de rilataj atestoj por plifortigi gajn-senton de entreprenoj kaj antaŭenigi stabilecon kaj kvaliton de importado kaj eksportado.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio