Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksa ĉefministro de Bangladeŝo: Ĉinio donas ekzemplon al emerĝantaj merkatoj pri esploro de disvolva vojo
2019-04-15

de Fakhruddin Ahmed, eksa ĉefministro de Bangladeŝo



En la pasintaj pli ol 20 jaroj, Ĉinio rapide disvolviĝis, kaj nun ĝia ekonomia kresko iom lantas. Mi opinias, ke tio estas pro reĝustigo de la ĉina politiko. La nova modelo de kresko de Ĉinio celas altigi kvaliton por daŭrigi la ekonomian kreskon. Mi kredas, ke la nova stato de ekonomio plie altigos vivnivelon kaj vivkvaliton de ĝia popolo. Laŭ mia penso, daŭrigebleco estas pli grava faktoro por ekonomia kresko.


Yantai


Pri estonteco, ni devas antaŭvidi ne nur la morgaŭon aŭ la postmorgaŭon, sed ankaŭ la venontajn 30 jarojn. Mi unuafoje vizitis Ĉinion en 1977, kaj post tio mi plurfoje vizitis la landon. Ĉiufoje Ĉinio donis al mi profundan impreson. Ĉinio rapide disvolviĝas, kaj senĉese klopodas altigi la vivnivelon. Tio donas grandan impeton al aliaj emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.


Ĉinio reduktas la nombron de siaj malriĉaj loĝantoj, kaj samtempe faras grandan kontribuon al malriĉec-mildigo por aliaj landoj.


Bangladeŝo similas al Ĉinio tiuflanke. Ni klopodas redukti malriĉecon kaj akiris progresojn en la pasintaj 25 jaroj. Ni plenumis duonan celon pri malriĉec-reduktado kaj iuj ekonomiaj kaj sociaj indicoj atingis la antaŭplanitajn celojn. Multaj similaj landoj eble ne tiel bone faras kiel ni.


Iuj diris, ke nia lando estas bona ekzemplo, kaj ni pruvis tion. Bangladeŝo tenis mez-alt-rapidan kreskon de ekonomio, kun malgranda fluktuado, kaj nia jara ekonomia kresko atingas 6%. En la lastaj jaroj nia vivnivelo daŭre altiĝis. Ĉinio multe subtenas nin en malriĉec-redukto kaj altigo de vivnivelo, precipe en infrastrukturo.


Kian rolon Ĉinio havas en suda Azio? Kiuj influoj sur tiuj landoj?


Kunming


Mi pensas, ke Ĉinio povas doni mon-subtenon al regiona infrastrukturo. Mi sugestas, ke oni konstruu fervojon de la ĉina urbo Kunming al Bangladeŝo tra Birmo. Ankaŭ ni plibonigu nian ŝose-reton. Tiel oni povos rapide veturi de la ĉina provinco Yunnan al sudorienta Azio. Post finkonstruado de la ŝoseo, oni povas veturi de Taka al Kalkato kaj Delhio, eĉ al Irano kaj Afganio. Ni povas starigi novan silkan vojon kiel la antaŭan.


Due, urbanizo. Ĉinio akiris multajn spertojn pri infrastrukturo dum disvolvado de urboj. Ĉinio povas helpi emerĝantajn merkatojn kaj evoluantajn landojn, ĉar ili ankaŭ disvolvas urbanizon.


Trie, edukado estas la plej bona rimedo por redukti malriĉecon kaj malegalecon. Ĉinio estas pionira tiu-flanke, kaj ĝi povas liveri sciojn por la emerĝantaj merkatoj, inkluzive de sudorient-aziaj landoj kaj aliaj, por ke pli da homoj havu aliron al edukado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio