Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto de la kompanio BCG: "La Zono kaj Vojo" pluapaŝe antaŭenigas tutmondiĝon
2019-04-15

Hans-Paul Bürkner, prezidanto de la konsulta kompanio BCG



En lastaj jaroj, Ĉinio multe klopodis por kreskigo de sia ekonomio, plibonigo de infrastrukturoj kaj plimultigo de interligo kaj interkomunikado. Rilate al konstruado de infrastrukturoj, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj starigon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko. En multaj aziaj landoj kiujn mi vizitis, Ĉinio partoprenis en multaj projektoj pri infrastrukturoj, inkluzive de aŭtovojoj, ŝoseoj, flughavenoj kaj petrolaj kaj gasaj duktoj. Tio montras, ke Ĉinio klopodas por plibonigi la mondon.


Kial la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas tiom grava?


La iniciato estas brava provo de Ĉinio por akceli interligon kaj interkomunikadon inter Azio, Eŭropo, Afriko kaj Ameriko. Per tio diversaj landoj povas plifortigi interŝanĝojn kaj havi pli da ŝancoj por partopreni en la tutmonda ekonomio. Mi opinias, ke la iniciato ankaŭ alportas ŝancojn al aliaj landoj, kondiĉe ke ili havas striktan kunligadon kun la tutmonda ekonomio. Alie, ili ne povas partopreni en ĝi. Sekve, ilia ekonomio estas limigita nur en propra lando, kaj ne povas progresi kune kun la monda ekonomio.


La iniciato estas grava ankaŭ pro tio, ke ĝi liveras pli da ŝancoj de negocado kaj bezonatajn ekipaĵojn por interkomunikado, povas kunligi la mezajn kaj okcidentajn regionojn de Ĉinio kun ĝiaj najbaraj landoj, kaj eĉ Eŭropo, kaj stimuli pli da ekonomiaj kre-fortoj.


La iniciato estas ankaŭ grava elemento por antaŭenpuŝi la tutmondiĝon, ĝi estas bonega ŝanco por kunligi la mondon, kaj havas gravan signifon por Ĉinio kaj aliaj landoj en Azio, Eŭropo kaj Afriko.


Signifo de "La Zono kaj Vojo" en infrastruktura konstruado


Por akceli ekonomian disvolvadon oni devas investi en homfortaj rimedoj, sano kaj edukado, alia ĉefa faktoro estas infrastrukturoj, inkluzive de ŝoseoj, fervojoj, havenoj, flughavenoj kaj aliaj. Konstruado de infrastrukturoj inkluzivas ankaŭ tiun de telekomunikaj linioj, t.e la kunigo de interreto kaj poŝtelefon-teknikoj. En iuj vilaĝoj, ni ne povas aranĝi linio-fiksitajn telefonojn, sed pere de telekomunikaj linioj, tiuj vilaĝoj povas partopreni en tutmonda ekonomio. Ekzemple, en la okcidenta parto de Ĉinio, multaj malgrandaj firmaoj faras metiartaĵojn kiel tapiŝo, toloj aŭ aliaj. Pro la kunigo, ili povas utiligi retejojn, kiel Alibaba, por vendi siajn produktaĵojn al ĉinaj konsumantoj en diversaj lokoj de la lando, eĉ al fremdlandaj aĉetantoj. Tiel, ili povas vendi produktaĵojn al konsumantaro kiun ili antaŭe ne sciis aŭ kies ekziston ili ne imagis.


La iniciato evidente prezentas, ke Ĉinio zorgas pri infrastrukturo ne per vortoj, sed agadoj. Per la iniciato, la najbaroj de la lando povas akiri grandan disvolvan ŝancon kaj starigi fortan kolonon por sia ekonomio. La iniciato kaj rilataj infrastrukturoj helpos la landojn fariĝi ero de la industria ekosistemo kaj plene kunfandiĝi en tutmondan ekonomion. Tio ja estas la esenco de la iniciato.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio