Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 21-a kunveno inter gvidantoj de Ĉinio kaj EU
2019-04-12

La 9-an de aprilo, ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kune prezidis la 21-an kunvenon inter gvidantoj de Ĉinio kaj EU. Fotis Liu Weibing de la novaĵ-agentejo Xinhua.


La 9-an de aprilo laŭ la loka tempo, en la ĉefsidejo de la Eŭropa Konsilio en Bruselo, ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kune prezidis la 21-an kunvenon inter gvidantoj de Ĉinio kaj EU.


La du flankoj pozitive taksis la progresojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) en diversaj kampoj kaj konsentis, ke Ĉinio kaj EU havas komunajn interesojn en pragmata kunlaboro por pluaj reciprokprofito kaj kungajno, kaj komunan starpunkton pri subteno de multflankismo kaj malferma monda ekonomio. Samtempe, ambaŭ flankoj kontraŭstaras protektismon kaj unuflankismon. Krome, ili ankaŭ havas komunajn celojn pri plibonigo de tutmonda administrado kaj konservado de mondaj paco kaj stabileco.


La du flankoj reasertis, ke ili klopodas por pliprofundigi la kvar ĉefajn partnerecojn inter Ĉinio kaj EU: pri paco, kresko, reformo kaj civilizacio, kaj antaŭenigos prilaboradon de nova agendo pri kunlaboro post 2020. La du flankoj promesis subteni multflankismon, respekti la internacian juron kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, kiuj havas Unuiĝintajn Naciojn kiel la kerno, samtempe firme subteni multflankan komercan sistemon, kiu tenas regulojn kiel sia bazo kaj la Mondan Komercan Organizon kiel sia kerno, kaj plifortigi dialogon kaj kunlaboron pri la reformado de la Monda Komerca Organizo.  


La du flankoj promesis, ke ili reciproke ĝuigos al la alia pli vastan, oportunan kaj nediskriminacian merkat-eniron kaj antaŭenigos decidan progreson de intertraktado pri investa interkonsento inter Ĉinio kaj EU en 2019 kaj formiĝon de altnivela interkonsento en 2020. Ĉinio kaj EU konsentis plifortigi teknikan kaj novigan kunlaboron kaj konfirmis la pluvalidigon de Ĉinio-EUa Interkonsento por Scienca kaj Teknologia Kunlaboro. La du flankoj laŭdas, ke la traktado pri interkonsento inter Ĉinio kaj EU pri geografia identigo atingis unuapaŝan progreson, kaj promesis fini la traktadon antaŭ tiu ĉi jarfino. La du flankoj ankaŭ atingis gravan interkonsenton pri aferoj kiel registara aĉetado kaj la principo pri komerca divido de agrikulturaj produktoj.


La du flankoj konsentis daŭre antaŭenigi interkonektadon de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la strategio de EU pri eŭraziaj interligo kaj interkomunikado, plifortigi kunlaboron kadre de la strategio, kaj komune plibonigi la daŭrigeblon kaj kongruecon de azi-eŭropa interkonektado. Ĉinio kaj EU plifortigos kunlaboron en la kampoj de klimata ŝanĝo kaj puraj energifontoj kaj efektivigos la Parizan Interkonsenton. La du flankoj subtenas la pacan solvon de regionaj disputoj kaj konfliktoj per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj komune antaŭenigos mondajn pacon, prosperon kaj daŭripovan disvolvadon.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio