Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usono kaj Irano reciproke nomas la alian armeon terorisma organizo
2019-04-11

Korpuso de Islamaj Revoluciaj Gardistoj (dokumenta foto el Reuters)


Laŭ raporto de la usona novaĵagentejo Associated Press, en la 8a de aprilo, usona prezidanto Donald Trump deklaris, ke la Korpuso de Islamaj Revoluciaj Gardistoj estas fremdlanda terorisma organizo. Irano tuj reagis, kaj donis la saman titolon al la Centra Komandejo de Usono.


La usona registaro neniam antaŭe uzis la vorton "terorisma organizo" por nomi la tutan organon de iu fremdlanda registaro. Tio estas senprecedenca afero.


Irana registaro tuj reagis. Laŭ raporto de irana novaĵagentejo Fars, en la 8a de aprilo, supera komisionano pri nacia sekureco de Irano deklaris, ke Irano jam rigardis la Centran Komandejon de Usono kaj rilatajn armitajn fortojn kiel teroristojn, kaj Usonon "subtenanton de terorismo".


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio