"La Zono kaj Vojo" malfermas novan ĉapitron por srilanka fervojo |
2019-04-10 |
Stacio Beliatta, suda Srilanko Fervoja ponto de plilongigita linio de la suda fervojo de Srilanko Trajno veturas inter montaro, arbaro kaj maro, sur vojo ĉirkaŭita de verdaĵoj. Trajno ne nur estas ĉiutaga veturmaniero de srilankanoj, sed ankaŭ grava veturilo por turismo en tiu sudazia insula lando. Tamen, ekde sia sendependiĝo en 1948, Srilanko ne konstruis novan fervojon ĝis la 8-a de aprilo 2019. Matara-stacio, komencpunkto de la plilongigita linio de la suda fervojo de Srilanko Matene de tiu tago, sur la ĵus finkonstruita plilongigita linio de la suda fervojo, speciala trajno malrapide eliris el la stacio Matara, kaj tiel la plilongigita linio de la suda fervojo de Srilanko, konstruita de ĉina kompanio, oficiale malfermiĝis. Kiel la unua fervoja projekto inter Srilanko kaj Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", ĝi malfermis novan ĉapitron por srilanka fervojo. En la 5a de aprilo, en la stacio Beliatta de suda fervojo de Srilanko, laboristoj ripozis. Stacio Beliatta en suda Srilanko En la 5a de aprilo, en stacio de la plilongigita linio de suda fervojo de Srilanko, laboristo purigis la kajon antaŭ ĝia inaŭguro. Fervoja ponto de la plilongigita linio de suda fervojo de Srilanko Tunelo de la plilongigita linio de suda fervojo de Srilanko La 8an de aprilo, en la stacio Matara, trajno veturonta al Beliatta En la 8a de aprilo, lokanoj atendis trajnon en la stacio Matara. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |