Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kazaĥa prezidento: "La Zono kaj Vojo" helpos Kazaĥion plifortigi sian strategian pozicion kiel transita transportanto
2019-04-10

Kassym-Jomart Tokayev, prezidento de Kazaĥio, dum intervjuo al la rusa ĵurnalo Rosijskaja Gazeta, klarigis ke Kazaĥio estas monde la plej granda landinterna lando, kaj la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" havas specialan signifon por konservi la gravan geografikan strategian pozicion de Kazaĥio en la centro de Eŭrazio.


En la 4a de aprilo, Tokayev intervidiĝis kun rusa prezidento Putin.


Antaŭ sia vizito al Rusio, Tokayev respondis demandojn de rusa raportisto. Li menciis, ke nun multaj landoj jam fariĝis partoprenantoj de la ĉina iniciato. Li emfazis, ke la iniciato helpos Kazaĥion plifortigi sian strategian pozicion kiel transita transportanto liganta Eŭrazion. Se formiĝos novaj trapasejoj surtera kaj surmara inter Azio kaj Eŭropo, la transporta kosto de Kazaĥio por importado ege malmultiĝos, kaj la postulata tempo same mallongiĝos.


Tokayev diris, ke Rusio estas teritorie la plej granda lando de Eŭrazio, kaj ĝia partopreno en la iniciato donas profundan impreson al homoj. Rusio kaj Kazaĥio nun ja diskutas pri konstruado de internacia transporta sistemo inter Okcidenta Eŭropo kaj la okcidenta parto de Ĉinio, celante konstrui bezonatajn infrastrukturojn por ekspresa loĝistiko, havenojn por mara transportado kaj ankaŭ flughavenojn, kaj novajn produktejojn. Inter tiuj projektoj, la plej grava estas la konstruado de altrapida fervojo liganta Eŭropon kaj Azion. Li ankaŭ alte taksis la kunigon inter la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj projektoj de Eŭrazia Ekonomia Unio, kio donos novan forton al la ekonomia kreskado de la tuta Eŭrazio. Li diris, ke Kazaĥio kaj Rusio ambaŭ estas la centro de tutmondaj transportado kaj loĝistiko, do kunlaboro inter la du landoj pli strikte kunligos diversajn landojn en la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio