Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua bildo de nigra truo publikigota en la 10a de aprilo
2019-04-09

Imagita bildo de nigra truo


La 1an de aprilo Eŭropa Komisiono, Eŭropa Esplor-Konsilio kaj Event-horizonta Teleskopo kune deklaris, ke komuna gazetara konferenco okazos en la 10a de aprilo por montri novigan esplor-frukton -- la unuan bildon de nigra truo. La konferenco sinkrone okazos en ses urboj: Bruselo de Belgio, Santiago de Ĉilio, Ŝanhajo kaj Tajpeo de Ĉinio, Tokio de Japanio kaj Vaŝingtono de Usono, en la lingvoj angla, ĉina, hispana kaj japana.


Event-horizonta Teleskopo estas la internacia plano de pli ol 200 sciencistoj tutmonde. La teleskopo kaj la unua bildo de nigra truo rezultas el internacia kunlaboro inter astronomoj. Sciencistoj kredas, ke tio estas nur komenco, kaj la teleskopo alportos senprecedencajn sciencajn eltrovojn.


Teorio de la relativeco pruvota


Ĝenerala teorio de la relativeco, proponita de Albert Einstein, antaŭvidas la ekziston de nigra truo, kiu estas "postkulisa puŝanto" de iuj ekstremaj fenomenoj en la kosmo. Ĝia volumeno estas malgranda, ĝia maso estas grandega, kaj ĝi forte altiras ĉion al si. En la regiono ĉirkaŭ ĝi, eĉ lumo ne povas eskapi. La regiono estas nomata "eventa horizonto". 


En la pasintaj kelkdek jaroj, astronomoj malkovris, ke kvankam nigra truo estas malluma kaj ne povas esti observata, tamen materioj, kiuj estas tirataj en nigran truon, estas observeblaj dum la englutado fare de nigra truo. Tiuj materioj kun akcelita rapido (eble proksima al lumrapido) pro gravito de nigra truo eligas lumradion. La eligita lumradio montras la strukturon kaj ekstreman spac-tempan distordon de nigra truo.


La teleskopo klopodas observi la bildon de la eventa horizonto de nigra truo, t.e. bildo pri nigra-trua rando. El la bildo oni povas rekte elpreni informojn pri la strukturo, grandeco kaj aliaj ecoj de nigra truo. Sciencistoj studos plu radiad-polarizon, strukturon de magneta kampo kaj relativecan ŝprucon de nigra truo.


Antaŭ kelkaj jaroj oni unuafoje pruvis la ekziston de gravitaj ondoj, kaj el la publikigota bildo oni unuafoje vidos nigran truon. Tio estos alia pruvo de la Einstein-a ĝenerala teorio de relativeco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio