Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
BeiDou-satelitoj videblaj en la ĉielo de arabaj landoj
2019-04-09

La 1an de aprilo en Tunizo, ĉefurbo de Tunizio, okazis la dua Forumo de Kunlaboro pri Navigad-Satelita Sistemo BeiDou inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj. Fotis Meng Tao, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo.


La 1an de aprilo en Tunizo inaŭguriĝis la dua Forumo de Kunlaboro pri Navigad-Satelita Sistemo BeiDou inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj. La raporto pri ekzameno de BeiDou-sistemo en la araba regiono publikigita de Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj montris, ke en la ĉielo de arabaj ŝtatoj videblas ok BeiDou-satelitoj kun lokalizo preciza je dek metroj kaj pli ol 95% da utiligebleco, kiuj povas liveri bonkvalitan satelitan navigadon por arabaj ŝtatoj kaj regiono.


Tio estas la unua grava agado en landoj kaj regionoj partoprenantaj en la de Ĉinio proponita iniciato "La Zono kaj Vojo", post komenciĝo de la monda servo fare de BeiDou-sistemo. Por montri ĝiajn funkcion kaj avantaĝojn, la du flankoj okazigis ekzamenon kaj provon dum la forumo, kaj publikigis la supre menciitan raporton. Fakulo el Ĉinio diskonigis disvolvadon, aplikadon, disvastigon kaj internacian kunlaboron pri BeiDou, precipe la kunlaboran frukton de Ĉina-Arabŝtata Centro de BeiDou kaj GNSS en Tunizio en preskaŭ unu jaro post ĝia fondiĝo, la unua ekster Ĉinio.


La dutaga forumo temis pri kunlaboro, aplikado kaj servo. Dume Ĉinio okazigis staĝon pri satelita navigado por ke ĉeestantoj el pluraj arabaj ŝtatoj profunde konu kaj apliku BeiDou.


La 27an de decembro pasintjare, la baza sistemo de BeiDou-3 estis finkonstruita kaj ekliveris servon al la tuta mondo. En la lastaj jaroj BeiDou-sistemo estis vaste aplikita en diversaj kampoj en pluraj aziaj kaj afrikaj landoj. En la jaroj 2019 kaj 2020, Ĉinio lanĉos pli ol dek navigad-satelitojn BeiDou por finkonstrui la mondan reton kaj plibonigi ĝian mondan servon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio