Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La Zono kaj Vojo" kontribuas por realigi la spiriton de Bandunga Konferenco
2019-04-09

Antaŭ 64 jaroj, en Bandungo, Indonezio, okazis internacia konferenco, kiu inaŭguris novan ĉapitron pri kunlaboroj inter disvolviĝantaj landoj de Azio kaj Afriko, kaj la spirito de Bandunga Konferenco "Unuiĝo, Amikeco kaj Kunlaboro" prezentas la influpovon de landoj en la Tria Mondo. Ĝis nun, iamaj malriĉaj kaj malfortaj Ĉinio kaj aliaj landoj aziaj kaj afrikaj jam fariĝis "emerĝantaj merkatoj" multe atentataj en la tutmondiĝa sistemo.


La kunvenejo de Bandunga Konferenco ankoraŭ altiras vizitantojn.


La epoka temo de la Bandunga Spirito estis "pace kunekzisti kaj serĉi komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn", kaj nuntempe "kunprogreso, kunlaboro kaj kungajno" estas la tendenco kaj popola volo. La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" emfazas la principon de interkonsiliĝo, kunkonstruado kaj kunĝuo, ne diferencigi la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pro iliaj malsamaj ekonomiaj niveloj kaj sociaj sistemoj. Tio signifas ke Ĉinio, per sia agado, daŭrigas la spiriton de Bandunga Konferenco en la novas situacio. Kaj ĝuste pro tio, la iniciato estas tiom varme eĥita en aziaj kaj afrikaj landoj.


En 2010, tri monatojn post ĉina transpreno pri administrado de la greka haveno Piraeus, tiea kontenera kajo komencis profiti. Post nur du jaroj, la tuta perdo estis kompensita.


Kargotrajno de Nanchang, Ĉinio, al Belorusio. Specialistoj diris, ke ĉin-eŭropaj kargotrajnoj ne nur malfermis novan kanalon por negocado, sed ankaŭ reformos la loĝistikan sistemon, kaj rilataj investoj eble ŝanĝos industrian ĉenon.


Nun, jam pli ol 130 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kun Ĉinio kunlaborajn interkonsentojn pri "La Zono kaj Vojo"; ankaŭ Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj alvokis la internacian komunumon plifortigi regionajn ekonomiajn kunlaborojn per "La Zono kaj Vojo"; en 2019 okazos en Pekino La 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo, kiu eble alportos pliajn oportunojn por kunlaboro kaj disvolvado. Oni jam scias, ke nun plue profundiĝas tutmondiĝo, do nur kunlaboro povas kungajni, senĉese plimultigi komunajn interesojn de ĉiuj flankoj kaj kapti la rapidan trajnon de tutmonda disvolvado.


La konstruado de "La Zono kaj Vojo" sin tenas je la ideo "paco kaj kunlaboro, malfermo kaj toleremo, reciprokaj lernado kaj komuna gajno", tio estas heredigo de la antikva Silka Vojo, kunligo kun homara komunumo de komuna estonteco, daŭrigo kaj novigo de la spirito de Bandunga Konferenco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio