Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Komerca Organizo reduktegis antaŭvidon pri ĉijara monda komerca kresko
2019-04-04


En la 2a de aprilo, Monda Komerca Organizo (MKO) publikigis la novan raporton Datumaro kaj Perspektivo de Tutmonda Komerco, kiu reduktegis antaŭvidon pri ĉijara monda komerca kresko de 3.7% al 2.6%.


MKO diris, ke pro faktoroj kiel kresko de komercaj konfliktoj kaj ekonomia necerteco, monda komerco kreskis je 3% en 2018, multe malpli ol la antaŭvidita. Kresko de tutmonda komerco ankoraŭ alfrontos premon en tiu ĉi kaj la venonta jaroj.


La ĝenerala direktoro de MKO, Roberto Azevêdo, klarigis, ke en la nuna komerca stato, neniu surpriziĝas pri la reduktiĝo. Li esprimis, ke la monda ekonomio havas diversajn defiojn, do estas urĝa tasko solvi nunajn komercajn konfliktojn kaj garantii la pozitivan tendencon de komerca kresko en estonteco.


MKO ankaŭ esprimis, ke se komerca konflikto estonte malstreĉiĝos, la monda komerca kresko espereble altiĝos al 3% en 2020.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio