Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sud-afrika diplomato Gert Grobler: Afriko rigardas Ĉinion kiel fidelan amikon
2019-04-03

Antaŭ ol veni al Ĉinio, Gert Grobler (la dua de maldekstre) vizitis Lin Songtian (meze), ĉina ambasadoro en Sud-Afriko.


En la lasta tagdeko de aprilo okazos en Pekino La 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Lastatempe, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo intervjuis Gert Grobler, sud-afrika diplomato kiu laboris kiel ambasadoro en Japanio kaj Hispanio. En la intervjuo, li diris: "Sud-Afriko kaj Ĉinio havas similajn vidpunktojn pri gravaj internaciaj aferoj, kaj la du landoj havas grandan potencialon pri kunlaboro."


Gert Grobler diris, ke Ĉinio estas reprezentanto de "intelekta voĉo" en la mondo kaj modelo por konservi la tutgloban stabilecon. "Mi legis raporton publikigitan en 2017. Ĝia aŭtoro malkovris, per enketado pri multaj ĉinaj kompanioj kiuj investis en Afriko, ke en tiuj kompanioj, 94% de la dungitoj estas afrikanoj, kaj 70% de la kompanioj aranĝis trejnadon por lokaj laborantoj. Tio vere okazis."


Li diris: "Parolante kun afrikanoj, vi povas rimarki, ke ili havas pozitivajn opiniojn pri Ĉinio. Laŭ ni, kiam Ĉinio negocas kun aliaj, ĝi ne estas aŭtoritatema, ne emas devigi iun fari ion aŭ ne fari ion. La interrilatoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj staras sur la bazo de egaleco kaj komuna profito, kaj ĝuste pro tio en Afriko oni alte taksas Ĉinion."


Pri la progreso de Afriko, Gert Grobler diris, ke Afriko devas rapidigi sian industriiĝon, krei pli da postenoj kaj trejni pli da homoj, "Estas kredinde, ke en la framo de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo tio certe estos efektivigita. Afriko rigardas Ĉinion kiel fidelan amikon. Ĉinio havas multon lernindan por Sud-Afriko. Mi kredas, ke ambaŭflankaj rilatoj estos pli intimaj."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio