Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia Hortikultura Ekspozicio malfermota en Pekino
2019-04-03

Birda vido de la ekspozicio en la 29a de marto


La Internacia Hortikultura Ekspozicio okazos inter la 29a de aprilo kaj la 7a de oktobro en Pekino. Dume, en la ĉefaj konstruaĵoj -- Ĉina Pavilono, Internacia Pavilono, Plant-Pavilono, Pavilono pri Sperto de Vivo kaj Prezent-Centro -- okazos 2 500 agadoj, kaj vizitantoj povos ĝui duonjaran kulturan festenon. Ĝis nun 110 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon, rekordo en la historio de la ekspozicio.


Emblemo


Emblemo


La emblemo de la ekspozicio kun la nomo "floro ĉe la Granda Muro" konsistas el ses koloraj petaloj ĉirkaŭ la Granda Muro.


Maskotoj


Maskotoj


La maskotoj estas la frato Eta Burĝono kaj la fratino Eta Floro. La ĉarma paro simbolas vivon kaj esperon, diligentecon kaj belecon. La aspekto estas inspirita de la tradicia ĉina pentraĵo Cent Infanoj.


Ĉina Pavilono


Ĉina Pavilono


Interno de la Ĉina Pavilono


La Ĉina Pavilono estas verda konstruaĵo, kiu kapablas "spiri" kaj havas "vivon". Plejparto de la arkitekturo estas ter-ŝirmita kaj inkrustita en teraskampo por konservi humidon kaj varmizoli, pro tio, energi-konsumo por hejti la domegon aŭ malaltigi ĝian temperaturon estos reduktita. Sistemo por pluvakva kolekto sur tegmento kaj subtera akvokonservejo estas uzataj por irigacii la teraskampon per traktita pluvakvo. Formiĝis ekologia mikro-ciklo.


Internacia Pavilono


Internacia Pavilono


Enirejo de la Internacia Pavilono


La Internacia Pavilono konsistas el 94 pilieroj en la formo de flor-ombrelo. Rigardi de la supro aŭ promeni sub la ombreloj estas agrabla. Nokte projekciaj lampoj sur la ombrelaj folioj kreas diverskoloran spektaklon.


Plant-Pavilono


Ĝirafa modelo sur la tegmento de la Plant-Pavilono


Plant-Pavilono montras botanikan diversecon.


En Plant-Pavilono oni povas vidi mangrovon, kiu kreskas sur marbordo tropika kaj subtropika. Krom mangrovo, tie troviĝas ankaŭ mil raraj plantoj, dividitaj en kvin zonojn, ekzemple Eskapo el malfeliĉo, Spuroj dum cent milionoj da jaroj kpt. Vizitantoj povas scii iliajn specojn per skano de poŝtelefono.


Pavilono pri Sperto de Vivo


Pavilono pri Sperto de Vivo


Pavilono pri Sperto de Vivo liveras al vizitantoj belan kamparan foiron por sperti la civilizacian kaj modernan vivmanieron kaj percepti la ĝojon alportitan de tradicia ĉina hortikulturo kaj hortikultura teknik-novigo.


Prezent-Centro


Prezent-Centro


Prezent-Centro kvazaŭ bela papilio ĉe Guihu-lago rigardas Yongning-pagodon en la malproksimeco. Ĝi servos kiel ejo por malferma kaj ferma ceremonioj kaj aliaj gravaj aktivecoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio