Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B |
2019-04-02 |
Entute venis 10 kandidatiĝoj. La nova eblo sendi kandidatiĝon kaj subtenon rete stimulis al kandidatiĝo. Post serioza kontrolo de la kandidatiĝoj rezultis, ke 8 kandidatoj sukcesis havi la bezonatan subtenon de 10 validaj subtenoj el minimume 3 regnoj. Tiel fine ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2019-2022. Kvin el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Ankoraŭ ne eblos reta voĉdono, sed tre verŝajne eblos elŝuti la voĉdonilon rete. Detaloj sekvos. La kandidatoj aperas en ordo de alveno de la kandidatigo: Didier Janot (Francio), Duncan Charters (Usono), Lee Jungkee (Koreio), Emilio Cid (Brazilo), Aleks Kadar (Francio), Osmo Buller (Finnlando), Michael Boris Mandirola (Eŭropa Unio), So Jinsu (Koreio). El Gazetara Komuniko de UEA Redaktis Rafael Henrique Zerbetto Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |