Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino la oka altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono
2019-04-01


En la 28a kaj 29a de marto en Pekino okazis la oka altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, kiu estis kune prezidita de Liu He, membro de Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vic-ĉefministro kaj ĉefo por ĉiuflanka ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, Robert Lighthizer, usona komerca reprezentanto, kaj Steven Mnuchin, usona ministro pri financo. La du flankoj diskutis pri koncernaj tekstoj de interkonsento kaj faris novan progreson.


Simpla formalaĵo kaj rekta aliro al temo


Antaŭ la interparolado, okazis nek malferma ceremonio, nek renkontiĝo kun ĵurnalistoj. Post kunfotiĝo dum malpli ol unu minuto, la du flankoj eniris en kunvenejon kaj ekparolis.


Atinginte Pekinon, la usona delegacio iom preparis sin en la hotelo, kaj la du flankoj tuj eklaboris. La planita bonveniga bankedo ŝanĝiĝis al labor-vespermanĝo. Ili kaj manĝis kaj parolis.


Ni povas vidi, ke simpligo de formalaĵo, fokuso al ĉeftemo kaj ŝparo de tempo estas la komuna decido de la du flankoj.


Diskreteco kaj optimismo


La usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer, kiu estas rigardata de ĉiuj flankoj kiel malcedemulo, estis diskreta lastatempe en dialogoj kun la Kongreso kaj amaskomunikiloj.


La novaĵagentejo Bloomberg raportis, ke en la 28a de marto en Pekino Robert Lighthizer, usona komerca reprezentanto, kaj Steven Mnuchin, usona ministro pri financo, havis labor-vespermanĝon kun siaj paraleluloj el Ĉinio. Mnuchin diris, antaŭ ekiro por la sekva intertraktado en la 29-a de marto, ke la interparolado estis tre fruktodona.


Ĉina vic-ĉefministro Liu He invitite vizitos Vaŝingtonon por la naŭa altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio