Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Viktor Zubkov: Interligo de infrastrukturoj estas unu el la ĉefaj fortoj por progresigi la mondon
2019-03-28

Boao-Forumo por Azio (de la 26a ĝis la 29a de marto) nun daŭras en Boao, Hainan-provinco de Ĉinio. En la subforumo "La Zono kaj Vojo: konstrui vojon por tutmondiĝo", Viktor Zubkov, eksa ĉefministro de Rusio kaj nuna prezidanto de la kompanio Gazprom, diris, ke interligo kaj interkomunikado de regionaj trafikoj kaj infrastrukturoj fariĝis unu el la ĉefaj fortoj por integriĝo de la mondo.



Laŭ Zubkov, nun Ĉinio kaj Rusio faras koncernajn laborojn. Rilataj departementoj de ambaŭ landoj komencis multflankajn ekonomiajn kunagojn, inkluzive de Eŭrop-Ĉina Ekonomia Unio, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj apertaj kunlabor-formoj. La 2a Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, okazonta aprile en Pekino, plue antaŭenpuŝos la kunligon inter Eŭrop-Azia Ekonomia Unio kaj "La Zono kaj Vojo", kaj pluapaŝe helpos al regiona integriĝo.


Li diris, ke estonte, Rusio kunlaboros pri trafikaj aferoj en la kampo de puraj energioj, inter kiuj la natura gaso estas la plej ŝpareca, mediprotekta kaj sekura, kiu kongruas kun la mediprotektaj postuloj pri gas-ellaso. En Eŭropo oni jam aprobis koncernajn projektojn por starigi natur-gasajn staciojn en diversaj landoj. Ankaŭ Rusio faras multon por plimultigi gas-staciojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio