Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gloria Macapagal Arroyo: Ĉinio estas partnero de diversaj landoj por disvolvado
2019-03-28


La 25an de marto, sinjorino Gloria Macapagal Arroyo, eksa prezidento de Filipinoj, prezidanto de la Reprezentanta Ĉambro de Filipinoj kaj konsilanto de Boao-Forumo por Azio, ricevis intervjuon de ĉina raportisto en Manilo, ĉefurbo de Filipinoj, antaŭ sia vojaĝo al Ĉinio por ĉeesti al la jarkunveno de la forumo. Arroyo diris, ke la prospero de ĉina ekonomio alportas al najbaraj landoj grandan merkaton. "Tio igis nin kompreni, ke Ĉinio ne estas konkuranto de aliaj landoj, sed ilia partnero por disvolvado."


Ĉi-foja jarkunveno de la forumo havas la ĉeftemon "Komuna Estonteco, Akorda Agado, Kuna Disvolvo". Laŭ Arroyo, la ĉeftemo havas grandan signifon por aziaj landoj, precipe por disvolviĝantaj landoj. Ŝi diris, ke ŝi partoprenas en la forumo por koni ĉinajn spertojn pri pordomalfermo kaj kreivo dum 70 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio, precipe dum la lastaj 40 jaroj, ekde reformo kaj pordomalfermo.


Pri la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", Arroyo diris, ke ĝi jam ricevis vastajn subtenojn en la tuta mondo, kaj ĝiaj pozitivaj funkcioj jam prezentiĝis en aziaj landoj, kiel Filipinoj. Tio estas ŝlosile grava por la estonteco de Filipinoj. Kaj nun preskaŭ neniu lando havas la kapablon de Ĉinio pri infrastruktura konstruado. Ŝi esperas, ke Filipinoj kaptos la ŝancon alportitan de la iniciato kaj profundigos kunlaborojn kun Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio