Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis fermon de ĉin-franca forumo pri monda administrado
2019-03-27

La 26an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron ĉeestis fermon de ĉin-franca forumo pri monda administrado. Ĝin invitite ĉeestis ankaŭ germana kanceliero Angela Merkel kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker. Fotis Ju Peng, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


La 26an de marto en Parizo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron ĉeestis la fermon de ĉin-franca forumo pri monda administrado. Ĝin invitite ĉeestis ankaŭ germana kanceliero Angela Merkel kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.


La 26an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis kaj parolis en la fermo de ĉin-franca forumo pri monda administrado. Fotis Ju Peng, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


Xi diris en sia parolado, ke Ĉinio kaj Francio, kiuj estas gravaj partoprenantoj de monda administrado, havas vastajn politikajn interkonsentojn kaj solidan bazon por kunlaboro en gravaj kampoj por konservado de mondaj paco, sekureco kaj stabileco, subteno de plurflankismo, libera komerco kaj pozitiva rolo de UN. La du landoj sekvas reciprokajn respekton kaj fidon, egalecon, malfermecon, inkluzivigon kaj kungajnon. Li aldonis, ke la du landoj kune observas la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj, antaŭenpuŝas plibonigon de monda administrado kaj fariĝis gravaj fortoj por konservi pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli progreson de la homa civilizacio.


Emmanuel Macron diris, ke ĉinaj rapida disvolvado kaj sukcesa liberigo de centoj da milionoj da homoj de malriĉeco estas impresaj. Francio atentas la gravecon de Ĉinio pri internaciaj aferoj. Eŭropa Unio (EU) kaj Ĉinio kiel gravaj fortoj en la mondo devas plifortigi strategian reciprokan fidon kaj akceli kunlaboron per dialogo. La iniciato "La Zono kaj Vojo", proponita de Ĉinio, havas grandan signifon kaj povas ludi gravan rolon por mondaj paco, stabileco kaj disvolvo. Li aldonis, ke EU povas ligi sian disvolvan strategion al la iniciato "La Zono kaj Vojo" per noviga maniero kaj kune antaŭenigi eŭrazian interkonektadon.


Angela Merkel diris, ke stabilaj rilatoj inter eŭropaj landoj kaj Ĉinio estigas bonan bazon por disvolvi plurflankan kunlaboron inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio. EU devas akceli intertraktadon pri EU-ĉinaj investoj, kaj aktive diskuti partoprenon en la iniciato "La Zono kaj Vojo". EU kaj Ĉinio devas kunlabore defendi plurflankismon kaj kune diskuti reformon de la Monda Komerca Organizo kaj aliaj plurflankaj institucioj. Ŝi aldonis, ke Germanio proponas okazigi renkontiĝon inter gvidantoj de EU kaj Ĉinio en la venonta jaro.


Jean-Claude Juncker diris, ke EU kaj Ĉinio estas gravaj strategiaj kunlaboraj partneroj. Estas tre grave, ke la du flankoj tenas dialogon sur egaleco. Li alvokis, ke EU kaj Ĉinio devas antaŭenpuŝi intertraktadon pri EU-ĉinaj investoj kaj kunordigi reformon de la Monda Komerca Organizo kaj aliajn gravajn internaciajn aferojn. Juncker diris, ke li atendas pozitivan rezulton de la baldaŭa renkontiĝo de EU-ĉinaj gvidantoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio