Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Italoj el diversaj rondoj: La komprena memorando pri konstruado de "La Zono kaj Vojo" estas tre grava ne nur por Italio, sed ankaŭ por la tuta Eŭropo
2019-03-27

La 22-an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj itala prezidento Sergio Mattarella intervidiĝis en Romo. Fotis Ju Peng, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


Inter la 21-a kaj la 24-a de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtataferan viziton al Italio. Pri tio ĉefaj amaskomunikiloj de la lando raportis kaj italoj el diversaj rondoj donis altan takson, opiniante ke la vizito malfermis novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj.  


La itala ĵurnalo La Stampa raportis pri la vizito de prezidanto Xi al Italio kaj pri la komprena memorando pri kunantaŭenpuŝo de la konstruado de "La Zono kaj Vojo" subskribita inter la dulandaj registaroj. Laŭ la artikolo, prezidanto Xi esperas, ke la du landoj prenos la subskribon de la memorando kiel ŝancon por antaŭenpuŝi kunligon inter la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", la "konstruado de haveno en norda Italio" kaj "itala plano pri investo", kaj reciprok-utilan kunlaboron en diversaj kampoj. La artikolo ankaŭ klarigas, ke pro la kunantaŭenigo de la konstruado de "La Zono kaj Vojo", kreskados transportado de varoj inter Oriento kaj Okcidento.   


Matteo Bresan, profesoro pri internaciaj rilatoj de la itala universitato LUMSA, opinias ke la komprena memorando pri "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj interkonsentoj subskribitaj de la du registaroj estas grava paŝo por intimigi la dulandajn rilatojn en multaj kampoj.


Ankaŭ la itala ĵurnalo Il Messaggero raportis pri la subskribo de la komprena memorando. Laŭ ĝi, la komprena memorando temas pri serio da strategie valoraj komercaj kunlaboroj pri transportado kaj estigis bazon por duflankaj kunlaboroj pri investado en kreiva kampo.   


Alessia Amygini, kundirektoro de Azia Centro sub la Instituto por Studoj pri Internacia Politiko, diris, ke la komprena memorando pri la konstruado de "La Zono kaj Vojo", subskribita de dulandaj registaroj dum la vizito de ĉina prezidanto Xi en Italio, ne nur tre gravas por Italio, sed ankaŭ havas gravan signifon por Eŭropo.


Fabio Parenti, fakulo pri geopolitiko de la Instituto pri Internaciaj Rilatoj Lorenzo Medici, alte taksas la komprenan memorandon, opiniante ke Ĉinio sin tenas je kunkonsiliĝo, kunkonstruado kaj kunhavo en la konstruado de "La Zono kaj Vojo". Tio estas vaste laŭdata de internacia komunumo. Li opinias ankaŭ, ke la vizito de prezidanto Xi akcelis kulturan interŝanĝon inter la du landoj kaj helpis italojn plue koni ĉinajn historion, kulturon kaj ideologion.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio