Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vi, Esperanto kaj Ĉinio...
2019-03-26


Viaj rakontoj pri Esperanto kaj pri Ĉinio estas petataj! 


Ĉi-jare estas la 70a datreveno de la fondiĝo de nova Ĉinio. El Popola Ĉinio celas festi la naskiĝtagon per nefikciaj verkoj (certe Esperantaj!), se vi havas ĝojajn spertojn pri ĉinoj aŭ esperantan vojaĝon en Ĉinio, bonvole sendu artikolo(j)n, foto(j)n kaj video(j)n al ni. 


Ni preferas:


- verko(j)n kun longeco inter 300 kaj 1000 vortoj (tiu limo ne validas por poemo);


- foto(j)n kun subtitolo kaj klarigo pri ĝi, la klareco de la bildo devas esti almenaŭ 300 dpi (rastrumero);


- video(j)n/filmeto(j)n estas ankaŭ bonvenaj. Klareco estas postulita: ju pli alta la bilddetaligeblo des pli bone; kaj ĝi devas esti horizontale filmita.


Bonvole sendu viajn verkojn (kun viaj rakontoj pri Esperanto kaj Ĉinio) kaj la fotojn antaŭ la 31-a de aŭgusto 2019, al: 


elpopolachinio@126.com


kun poŝta temo Esperanto, Ĉinio kaj Mi, aŭ Mi kaj Ĉinio. Kaze de filmetoj, vi povas alŝuti la dosieron al iu retejo kaj sendi al ni la ligilon.


La verkoj havas ŝancon libroforme eldoniĝi! (Depende de la kvanto kaj kvalito de verkoj)


antaŭdankon!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio