Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis ĉina-franca forumo pri monda administrado en Parizo
2019-03-26

Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj 


La 25an de marto en Parizo inaŭguriĝis la ĉina-franca forumo pri monda administrado. Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Jean-Yves Le Drian, franca ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis la malfermon kaj faris paroladojn.


Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtatan viziton en Francio. En la ŝanĝema internacia situacio, ĉiuj flankoj atendas man-en-manan kunlaboron inter Ĉinio kaj Francio por puŝi mondajn pacon kaj progreson. La ligo inter landoj neniam estas tiel strikta kiel hodiaŭ, kaj komunikado inter homoj neniam estas tiel oportuna kiel hodiaŭ. Samtempe, kresko de la monda ekonomio ne havas sufiĉe da kineta energio, evidentiĝas disvolva distanco, kaj longtempe regas malvarm-milita penso kaj unuflankismo. Ni bezonas kune esplori projekton pri la monda administrado pli justan kaj efikan kaj konforman al disvolva tendenco.


Wang proponis tri sugestojn: unue, sincere konsiliĝi kaj komuniki, profunde interŝanĝi kaj interlerni por plibonigi la esploron pri la monda administrado, liveri al ĝi saĝon kaj kolekti akordojn; due, kunlabori, disvastigi la partnerecon de kunhelpo, reciproka profito kaj kungajno, kaj plue diskuti kunlaboron inter la du landoj en interligo kaj interkomunikado, reformo de la Monda Komerca Organizo kaj cifera administrado; trie, serĉi kungajnon kaj prezenti konstrueman, plenumeblan projekton por efektivigi kungajnon por ke diversaj landoj, tavoloj kaj popolamasoj povu kune dividi la profiton de la monda administrado.


Jean-Yves Le Drian diris, ke la forumo havas gravan signifon okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto en Francio. Francio firme subtenas la sistemon de UN, opiniante, ke plurflankismo estas nemankigebla. Nun la baza principo pri la internaciaj rilatoj estas frapata de unuflankismo kaj protektismo, Francio kaj Ĉinio devas kunlabori, senĉese novigi, kune esplori la framon de la monda administrado kaj kune trakti la alfrontatajn defiojn.


Ĉeestantoj de la forumo faris sinceran, plenan kaj pragmatan diskuton pri "interligo kaj interkomunikado: komunaj ŝanco kaj defio", "plurflankismo kaj estonteco de monda administrado", "traktado de urĝa kazo pri klimato kaj detruo de bio-diverseco, monda decido en 2020" kaj aliaj, kaj atingis multajn konsentojn.


La forumo estis kunokazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj la inaŭguron ĉeestis ĉirkaŭ 200 homoj el ĉinaj kaj francaj entreprenoj kaj pensbankoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio