Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ministro pri financo kaj ekonomio de Monako: Kunlaboroj inter Monako kaj Ĉinio estas plenaj de espero
2019-03-26

Invitite de princo Albert la dua,  ŝtatestro de Monako, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping vizitis Monakon en la 24a de marto. Jean Castellini, ministro pri financo kaj ekonomio de Monako, diris: "La vizito de ĉina prezidanto fariĝos historia momento en disvolvado de la rilatoj inter Monako kaj Ĉinio, kaj havas gravan signifon por antaŭenpuŝi ambaŭflankajn kunlaborojn. La kunlaboroj inter Monako kaj Ĉinio estas plenaj de espero."


La 24an de marto, dum la vizito, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan kunfotiĝis kun princo Albert la dua kaj lia edzino. 


Ekde la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Monako, evidente disvolviĝas la komercaj rilatoj inter la du flankoj. En la pasintaj 20 jaroj, la internegoca sumo 11-oble kreskis, kaj la kunlaboraj kampoj senĉese vastiĝas. Pri la potenciala forto de ambaŭlanda kunlaboro en la estonteco, Jean Castellini diris: "Ĉinio estas progresinta en infrastruktura konstruado kaj novaj teknikoj. Monako havas sian propran avantaĝon en pura energio, mediprotekto, financa servo kaj tiel plu. Krome, riĉaj spertoj de la du landoj en ekonomia transformo kaj diverseca disvolvado helpas al pluapaŝaj interŝanĝo kaj kunlaboro inter ambaŭ flankoj."


Pri la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", Jean Castellini diris, ke la iniciato prezentas ĉinan decidon pri plua pordmalfermo kaj ĝian volon dividi kun la mondo dividendon de disvolvado. "La monaka registaro ĉiam multe atentas la iniciaton kaj esperas, ke pere de ĉi-foja vizito de ĉina prezidanto, ambaŭ flankoj povos estigi detalajn projektojn pri kunlaboro kadre de tiu ĉi iniciato."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio