Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tiuj elementoj pri porko furoras en la mondo
2019-03-22

2019 estas la Jaro de Porko laŭ la ĉina luna kalendaro. Pro tio elementoj pri ĉarma porko, unu el la 12 simbolaj bestoj ligitaj al la 12-jara ciklo, estas popularaj en la mondo. 



Antaŭ nelonge, la filmeto Kio estas Peppa? populariĝis inter WeChat-uzantoj. Rigardinte ĝin, multaj retumantoj diris, ke ili "preskaŭ ploris pro emocio", "sopiras al siaj familianoj, kiuj estas en malproksima loko, kiam alproksimiĝas festo"... La rozkolora porko, simila al blovilo, vekis la emon de multaj retumantoj reveni al siaj devenurboj por festi ĉinan novjaron kune kun siaj familianoj...


Malsameco inter porkoj el diversaj landoj


La poŝtmarko "Feliĉiga dik-porko" (foto el la retejo de Ĉina Poŝto) 


La poŝtmarko "Kuniĝo de kvin fortunoj" (foto el la retejo de Ĉina Poŝto) 


La 5-an de januaro Ĉina Poŝto emisiis specialan poŝtmarkaron pri porko konsistantan el du poŝtmarkoj, nome "Feliĉiga dik-porko" kaj "Kuniĝo de kvin fortunoj". 


Fortuna kaj riĉiga porko gravurita sur karotoj (foto el IC)


La 5-an de januaro 2019 en Handan, Hebei-provinco, Ĉinio, la legom-vendisto Guo Yuhong montris sian verkon "Fortuna kaj riĉiga porko", gravuritan sur karotoj, unu granda kaj du malgrandaj.


La 13-an de decembro 2018 en Toyo-templo de Fujiidera-shi, Osako de Japanio, oni metis preĝ-tabulon kun bildo de tri sovaĝaj porkoj por bonvenigi la Jaron de Porko. (foto el IC) 


En la 17-a de decembro 2018, en Vaŝingtono, Gravura kaj Presa Buroo de Ministerio de Financoj de Usono lanĉis "Fortunan monbileton" por la Jaro de Porko. (foto el la grupo Vida Ĉinio)


En la fino de la pasinta jaro, Usono lanĉis "Fortunan monbileton" por la Jaro de Porko. La monbileto, kun valoro je unu usona dolaro kaj numero komencanta per "8888", estas inkrustita en ruĝa koverto kaj vendita kontraŭ 5,95 usonaj dolaroj. Per tio oni esprimis bondezirojn pri riĉiĝo por la ĉina novjaro.


Poŝtmarkoj pri porkoj emisiitaj de Korea Respubliko (foto el IC)


La 2-an de januaro en la Poŝtmarka Muzeo de Seulo, Korea Respubliko, okazis poŝtmarka ekspozicio, kie estis eksponataj poŝtmarkoj pri oraj porkoj por bonvenigi la Jaron de Porko. 


Mondfamaj markoj ankaŭ ŝatas porkon


Varoj kun ĉina ruĝo kaj bildo de porko estas tre ŝatataj de konsumantoj. Multaj eksterlandaj markoj, inkluzive de luksaĵoj kaj varoj pakitaj kaj amasaj, altiris rigardojn de aĉetantoj per "Ĉina Jaro".


Gucci-svetero kun bildo de porko (foto el IC)



Ĉiu-jare la kompanio Estee Lauder produktas ŝminkaĵon en formo de unu el la 12 simbolaj bestoj, kun limigita kvanto. Ĉi-jare ĝi lanĉis ŝminkaĵon en formo de porko kun inkrustitaj rozkoloraj rubenoj. Sendube ĝi estas la plej valora porko.  



La kompanio LV lanĉis du versiojn, nigran kaj blankan, de ŝlosilujo en formo de porko, kies postkruro estas movebla. Laŭ retumantoj, ĝi aspektas kiel slojda tasko de infanĝardeno... 



Ankaŭ la kompanio Tory Burch produktis sakon en formo de porko, pli viveca ol tiu de Gucci, tre luksa pro la ora aspekto. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio