Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Itala ĉefministro: "La Zono kaj Vojo" estas ŝanco por nia lando
2019-03-22

La 19an de marto, laŭ la loka tempo, Giuseppe Conte, ĉefministro de Italio, unuafoje diris en itala parlamento, ke la lando subskribos komprenan memorandon kun Ĉinio ĵaŭde, dum la vizito de ĉina ŝtatestro al Italio. Tio igos Italion la unua G7-lando oficiale partoprenanta en la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo".


Giuseppe Conte prelegis en la parlamento, la 19an de marto.


Giuseppe Conte emfazis, ke la interkonsento subskribota kun Ĉinio alportos al Italio grandan merkaton, kaj la lando "ne volas perdi la bonan ŝancon". Li diris, ke partopreno en la iniciato estas ŝanco kaj strategia elekto de Italio. La partopreno ne signifas fari ajnan aferon devigite, sed estas ektuŝo al la programoj kaj traktado.


Laŭ la informo el la brita novaĵagentejo Reuters, Conte planas viziti Ĉinion aprile por ĉeesti la duan Forumon de "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio