Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Corriere della Sera: Italio ricevos repagon pro sia partopreno en "La Zono kaj Vojo"
2019-03-22


La 20an de marto, antaŭ sia ŝtata vizito al Italio, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, publikigis artikolon en la itala ĵurnalo Corriere della Sera. Lia artikolo vekis varmajn eĥojn. Antaŭ tio, Giuseppe Conte, ĉefministro de Italio, jam diris ke la lando subskribos kun Ĉinio komprenan memorandon dum la vizito de ĉina prezidanto. 


Corriere della Sera publikigis artikolon, kiu asertas, ke Italio ricevos repagon pro sia partopreno en la konstruado de "La Zono kaj Vojo", kaj tio utilos por ekonomia kresko kaj socia stabileco de Italio. "Ni esperas ne perdi la bonegajn ŝancojn alportitajn de tiu ĉi grandrapida trajno 'La Zono kaj Vojo'". Giovanni Tria, ministro pri ekonomio kaj financo de Italio, diris: "'La Zono kaj Vojo' estas nepreterlasebla trajno por Italio."


Fakte, ekde kiam italaj oficistoj ellasis la informon, ke Italio planas subskribi kun Ĉinio memorandon pri "La Zono kaj Vojo" en la kuranta monato, diversaj amaskomunikiloj alte zorgas pri tio. Brita ĵurnalo Financial Times publikigis artikolon pri tio, ke Italio jam estas preta por entrajniĝi en la vagonaron de "La Zono kaj Vojo" kaj iĝi la unua membrolando de Grupo-7 oficiale subtenanta la ĉinan iniciaton.


La ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", lanĉita antaŭ 6 jaroj, jam fariĝis la plej granda platformo de kunlaborado en la mondo kaj la plej ŝatata publika produktaĵo. Ĝis nun, jam 123 landoj kaj 29 internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn kun Ĉinio, kaj klare esprimis siajn subtenojn kaj fidojn pri tio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio