Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Itala prezidento: Antaŭenigo de ital-ĉinaj rilatoj kongruas kun la volo de ambaŭlandaj popoloj
2019-03-22

Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Italio, Sergio Mattarella, prezidento de la lando, ricevis en Romo komunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj.


Sergio Mattarella en komuna intervjuo


Sergio Mattarella diris, ke Italio kaj Ĉinio konas unu la alian jam de pli ol 2000 jaroj, kaj en antikveco ambaŭ flankoj jam aktive interŝanĝis en la kampoj arta, literatura, muzika, komerca, metiarta kaj aliaj. En lastaj jaroj, la ampleksa strategia partnereco inter du landoj senĉese progresas, la kunlaboroj de ambaŭ flankoj stabile antaŭeniĝas en kampoj de komerco, kulturo kaj aliaj. Por Italio kaj Ĉinio, ĉi-jare estas la 15-jariĝo de la ampleksa strategia partnereco, kaj 2020 estos la 50-jariĝo de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj. La vizito de prezidanto Xi pluapaŝe direktos la progreson de la dulandaj rilatoj ĉiuflanke kaj profunde.


"Antaŭenigo de ital-ĉinaj rilatoj kongruas kun la volo de ambaŭlandaj popoloj." Tion diris Sergio Mattarella, kiu opinias ke la progreso helpos la disvolvadon kaj stabiligon de la mondo, kaj ankaŭ utilos por akiro de pli riĉaj fruktoj en multflanka medio. 


Sergio Mattarella diris, ke ekonomia kaj komerca kunlaborado estas la bazo de longdaŭra disvolvado de la rilatoj inter Italio kaj Ĉinio. Ĉinio estas la motoro de monda komerca kresko, kaj estas unu el la plej gravaj komercaj partneroj de Italio. En la lastaj jaroj, la komercado inter la du landoj senĉese kreskas, kunlaboroj kaj dudirektaj investoj inter dulandaj entreprenoj multiĝas. Pri energio, mediprotekto, daŭripova urbanizo, maŝin-farado, manĝaĵ-sekureco, medicinaj servoj kaj flegado de maljunuloj, Italio havas riĉajn spertojn, disvolviĝintajn teknikojn kaj rimedojn. Ekzistas granda potencialo en ekonomia kaj komerca kunlaborado inter Italio kaj Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio