Okazis en Pekino lanĉa ceremonio de libroserio pri Ĉinio en la okuloj de William N. Brown |
2019-03-21 |
La 20-an de marto, en Pekino, Ĉinio, Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazigis lanĉan ceremonion de libroserio pri Ĉinio en la okuloj de William N. Brown. Lu Cairong, vicprezidanto de ĈIEG, ĉeestis la eventon kaj donis al William N. Brown la "specialan premion de ĈIEG pri internacia eldono". En la ceremonio, William N. Brown parolis pri siaj pli-ol-30-jaraj spertoj pri studo, laboro kaj vivo en Ĉinio kaj prezentis siajn pripensojn pri diskonigo de Ĉinio. La Fremdlingva Eldonejo de ĈIEG subskribis kontrakton kun William N. Brown kaj kune planos kaj eldonos la libroserion. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |