Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial ĉina prezidanto ĉi-jare unue vizitos tiujn tri eŭropajn landojn?
2019-03-20

Inter la 21a kaj 26a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Italio, Monako kaj Francio, kio markas lian unuan eksterlandan vojaĝon en la kuranta jaro.


Kial li elektis tiujn tri eŭropajn landojn? Kiel li rigardas la rilatojn inter Ĉinio kaj tiuj landoj?


Ni uzas kvar "unu" por helpi vin kompreni la komunikadon inter prezidanto Xi kaj la eŭropaj landoj.


Unu ponto


Italio estas lia unua celloko en Eŭropo, kaj tio ankaŭ estas la refoja ŝtata vizito de ĉina ŝtatestro al Italio post dek jaroj.


La 22an de februaro 2017 en la Granda Popola Halo de Pekino, post interparolo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj itala prezidento Sergio Mattarella, ili renkontiĝis kun ĉeestantoj al la kvara kunsido de la komitato de ĉinaj kaj italaj entreprenistoj kaj al la kunveno de ĉina-itala kultura kunlabora mekanismo.


Prezidanto Xi tiel resumis la dulandajn rilatojn: Ĉinio kaj Italio estas landoj, kiuj havas antikvan civilizacion. La antikva Silka Vojo strikte ligis la du landojn kaj starigis ponton inter orienta kaj okcidenta kulturoj por interŝanĝo kaj kunlernado.


La iniciato "La Zono kaj Vojo" denove kunligas la du landojn.


Antaŭ nelonge la itala ĉefministro Giuseppe Conte diris, ke li esperas ĉeesti la duan Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro en Pekino kaj plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomia kaj komerca kampoj por plua disvolvado.


Unu ekzemplo


Monako estas mondkonata pro siaj blua marbordo, montekarla internacia akrobataĵ-festivalo, Monda Ĉampionado Formulo 1 de Internacia Federacio de Aŭtomobilo kaj aliaj. Prezidanto Xi laŭdis Monakon pro ĝia unika ĉarmo, kaj pro ĝia longa evoluo kun aparta trajto.


Jaĥt-Haveno en Montekarlo, Monako


Prezidanto Xi taksis la dulandajn rilatojn, ke Ĉinio kaj Monako estas malproksimaj unu de la alia kaj havas grandan diferencon en naciaj kondiĉoj, tamen la du landoj sekvas reciprokan respekton, egalan traktadon kaj kungajnon en kunlaboro, tial la dulandaj rilatoj bone disvolviĝas, kaj tio starigas ekzemplon pri amika kunekzisto kaj komuna disvolvado inter granda kaj malgranda landoj.


La 7an de septembro 2018 en la Granda Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la monaka ŝtatestro princo Albert la dua. Antaŭ la renkontiĝo, prezidanto Xi okazigis ceremonion por bonvenigi la princon en la norda halo.


Ĉinio kaj Monako delonge tenas oftajn amikajn interŝanĝojn. La monaka ŝtatestro princo Albert la dua vizitis Ĉinion dekfoje. Li estas membro de la Internacia Olimpika Komitato, kaj li subtenis kaj partoprenis la Pekinajn Olimpikojn, Nankinajn Junularajn Olimpikojn kaj aliajn gravajn sportajn eventojn en Ĉinio.


Unu respondeco


La lasta celloko de ĉi-foja vizito de prezidanto Xi estos Francio.


Li rigardis la ĉina-francajn rilatojn kiel specialajn inter grandlandaj rilatoj.


Kial la rilatoj estas specialaj? Prezidanto Xi diris:


-- Francio estas la granda okcidenta lando, kiu la unua starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.


-- Ĉinio kaj Francio estas konstantaj membroj de Sekureca Konsilio de UN kaj grandaj landoj, kiuj havas gravan influon internacie, tial ili havas gravan respondecon pri mondaj paco kaj disvolvo.


-- Ekzistas necertecoj en la mondo. Ĉinio proponas kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco, ankaŭ Francio havas similan ideon. La du landoj povas akceli politikan reciprokan fidon kaj plene esplori kunlaboran potencialon, transpasante dulandajn diferencojn en socia sistemo, evolua stadio kaj kultura tradicio.


La 9an de januaro 2018 en la Granda Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la franca prezidento Emmanuel Macron. Antaŭ la renkontiĝo, prezidanto Xi okazigis bonvenigan ceremonion por Macron en la norda halo.


Unu forto


Pri la kongrua punkto de ĉina-eŭropa kunlaboro en la nuna situacio, prezidanto Xi eksplikis:


Kiel la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta landaro, Ĉinio kaj Eŭropo estas du grandaj fortoj por konservi la mondan pacon;


Kiel du gravaj ekonomioj en la mondo, Ĉinio kaj Eŭropo estas du grandaj merkatoj por akceli komunan disvolvadon.


Kiel gravaj luliloj de orienta kaj okcidenta kulturoj, Ĉinio kaj Eŭropo estas du grandaj kulturoj por antaŭenigi homan progreson.


La monda tajdo antaŭen moviĝas kun nekontraŭstarebla impeto. Ĉina-eŭropa kunlaboro jam fariĝis grava forto por puŝi la stabilan disvolvadon de la internacia dispozicio.


La 1an de aprilo 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo, Belgio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio