Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazos ĉi-jare lastafoja superluno
2019-03-20


La 21an de marto (la dekkvina tago de la dua monato laŭ la ĉina luna kalendaro) okazos la ĉi-jare triafoja kaj lastafoja superluno. Astronomoj diris, ke ĉiu el la trifojaj superlunoj de 2019 havas sian propran rigardindecon, la unuafoja superluno renkontiĝis kun plena eklipso de luno, la duafoja okazis dum la Lanterna Festo de Ĉinio, kaj la triafoja okazos en la tago de printempa ekvinokso.



Superluno estas plenluno ĉe perigeo. Kiam tio okazas, luno ŝajnas pli granda kaj ronda ol kutime. Ĉi-foja superluno estis ĉe perigeo je la 3a horo kaj 48 minutoj en la 20a de marto, tiam la luno aspektis "plej granda"; je la 9a horo kaj 43 minutoj de la 21a, ĝi montriĝos "plej ronda".


En la tago de printempa ekvinokso, nokto kaj tago estas egale longaj, ĉiu daŭras po 12 horoj. Astronomie oni difinas printempan ekvinokson kiel komenco de printempo en la norda duonglobo. Ĉi-jara printempa ekvinokso okazos je la 21a horo kaj 58 minutoj de la 20a de marto, ĝuste inter la du plej bonaj momentoj por observado de la lastafoja superluno de tiu ĉi jaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio