Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio: Flugrobotoj kontribuas por agrikulturo
2019-03-20

Ĉi tiu artikolo venas de la japana revuo Nikkei Asian Review, verkita de Michelle Chan, la 17an de marto.



Jam en 2009, Justin Gong kaj liaj amikoj dezajnis sian unuan flugroboton. Por la 21-jara Gong, tiu projekto estas la bazo de posta sukceso. Nuntempe, Gong estas vic-prezidanto kaj kunfondinto de XAG, ĉina flugrobota entrepreno, kiu havas 1 400 dungitojn kaj deziras liveri sian teknikon al kamparanoj de la tuta mondo.


“Ĉinio estas pioniro pri retpago kaj tekniko por konsumado. Tamen, en agrikultura tekniko ŝajne estis malmulte da evoluo dum la pasintaj jardekoj.”Diris Gong, kiu sur sin prenis la mision montri al la mondo, kiom granda teknika potencialo ekzistas en tiu antikva lando. Li opinias, ke dum malpliiĝo de kamparanoj kaj maljuniĝo de ĉinoj, artefarita inteligenteco havas grandan ŝancon altigi produktivecon de agrikulturo.


En 2013, la kompanio de Gong komencis esplori flugroboton por planto-protektado. Nun la vendkvanto de agrikulturaj flugrobotoj produktitaj de XAG okupis pli ol duonon de tiu en la tuta lando, kaj pli ol 27 000 estas uzataj. Tiuj flugrobotoj estas ĉefe venditaj al lokaj kompanioj, kiuj donas al kamparanoj servon pri ŝprucigo de pesticido. Ĝis nun, ĉirkaŭ 1,2 milionoj da kamparanoj en Ĉinio ricevis tiun servon.


Li diris, “Kelkaj kamparanoj iam dubis pri la kapablo de flugrobotoj, post la provo, ili entuziasmiĝis kaj volonte uzas ilin.”


Ekde la Reformo kaj Pordmalfermo, la proporcio de ĉinaj terkultivistoj rapide malkreskas: de 55% en 1991 al 16% en 2018. Kamparaj junuloj transloĝiĝas al grandaj urboj por serĉi pli bonan laboron, kio rezultigis maljuniĝon de kamparanoj kaj pligrandiĝon de diferenco inter urbo kaj kamparo.  


Nuntempe, poluo daŭre erozias kamparan teron, kaj kreskado de agrikultura produktiveco povas malpliigi la landan dependecon pri importitaj manĝaĵoj. Agrikulturaj flugrobotoj povas kontribui en ambaŭ flankoj: ili ne nur malpezigas agrikulturan laboron, sed ankaŭ reduktas la uzon de pesticido aplikante insekticidon pli precize. Laŭ Gong, la flugrobotoj de XAG helpis ĉinajn kamparanojn redukti uzadon de pesticido je 6 000 tunoj pasintjare, kaj ĉi tiu nombro verŝajne kelkobliĝos, ĉar pliaj kamparanoj ekuzos agrikulturajn flugrobotojn.


Gong naskiĝis en kamparo de Hangzhou kaj deziras plibonigi la vivojn de kamparanoj per tekniko. “Agrikulturo estas la plej talento-manka kampo en Ĉinio, kaj la nura maniero por ŝanĝi ĝin estas edukado”, diris Gong.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio