Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pakistano instigas siajn entreprenojn partopreni en kunlaboraj programoj ĉin-pakistanaj
2019-03-18

La 26an de novembro 2018, Yao Jing, ĉina ambasadoro en Pakistano, intervidiĝis kun Khusro Bakhtiar (maldekstre), pakistana ministro pri planado kaj disvolvo. 


La 13an de marto 2019, Khusro Bakhtiar, ministro pri planado kaj disvolvo de Pakistano, diris en Islamabado, ĉefurbo de la lando, ke la pakistana registaro decidis starigi komercan forumon de Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro por akceli la komercan rondon de la lando laŭeble plej multe partopreni en la programoj pri la koridoro.


Li diris en gazetara konferenco, ke la komitato pri la koridoro de la pakistana kabineto decidis starigi la forumon por fortigi industriajn kunlaborojn kaj altiri en- kaj eksterlandajn entreprenojn partopreni en la programoj, kaj tiel mildigi la komercan deficiton de Pakistano. Li diris, ke la forumo invitos tutlandajn reprezentantojn el komerca rondo, federacio de industrio kaj komerco, komerca komitato kaj aliaj koncernaj departementoj. La registaro, gvidata de Imran Khan, firme plenumos la promesojn pri konstruado de la koridoro kaj utiligos ĝin por pli da laborpostenoj, impostaj enspezoj, liberigo de malriĉeco kaj ekonomiaj progresoj. 


Laŭ la interkonsento inter Ĉinio kaj Pakistano, la koridoro temas ĉefe pri agrikulturo, edukado, medicino, mildigo de malriĉeco kaj aliaj soci-ekonomiaj kampoj de Pakistano. Khusro Bakhtiar diris, ke la programoj unue plenumiĝos en tiuj regionoj kiuj malrapide disvolviĝas.


Laŭ la esploro de loka pensfabriko, la granda ekonomia profito kaj la disvolvaj ŝancoj kreitaj de la koridoro jam profunde influis diversajn ekonomiajn departementojn de Pakistano. En la venontaj 10 jaroj, ĝi kreos centmilojn da laborpostenoj en la lando.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio