Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Dua Sesio de la 13a TPK ricevis 491 mociojn kaj 8 000 sugestojn
2019-03-15

La 12an de marto laborantoj de la sekretariejo de la Dua Sesio de la 13a TPK laboris. Fotis Jin Liwang, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


La 12an de marto raportisto informiĝis el la sekretariejo de la Dua Sesio de la 13a TPK, ke ĝis la 12a horo de la 11a de marto -- limdato difinita de la prezidantaro de la sesio -- la grupo pri mocioj sub la sekretariejo ricevis entute 491 mociojn. Interalie, 14 estis el delegacioj kaj 477 estis kune prezentitaj de reprezentantoj. Samtempe la grupo ricevis ĉirkaŭ 8 000 sugestojn, kritikojn kaj opiniojn el la reprezentantoj.


Guo Zhenhua, vicĝenerala sekretario de la konstanta komitato de TPK kaj estro de la grupo pri mocioj sub la sekretariejo, diris, ke post unua ordigo kaj analizo, inter la mocioj, 487 estas pri leĝfaro kaj kvar pri superrigardo. La mocioj antaŭenigas kaj certigas efektivigon de gravaj decidoj kaj strategioj pere de leĝfaro.


La mocioj temas pri la tri ĉefaj bataloj por antaŭevito kaj forigo de gravaj riskoj, efektivigo de laŭcela malriĉec-mildigo kaj regado de poluo, subteno al disvolva strategio por gravaj regionoj, solvo pri financado de mez- kaj malgrandaj firmaoj, kaj plenigo de breĉoj en kampara infrastruktura konstruado.


Laŭ rilataj leĝoj kaj regularoj, la sekretariejo analizas la mociojn kaj submetas opiniojn por ekzameno de la prezidantaro laŭ procezo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio