Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉefoj de internaciaj kompanioj diskutas pri leĝprojekto de fremda investo
2019-03-15

Matene de la 15a de marto, la kvara plena kunsido de la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) voĉdonos la leĝprojekton pri fremda investo. Estroj de internaciaj kompanioj diskutas pri la projekto, opiniante, ke la investa medio en Ĉinio pliboniĝas.


Huang Chenhong, vicĉefdirektoro pri monda plenumo de Dell-Teknologia Grupo


Eligi aktivan signalon al la mondo


Huang Chenhong, vicĉefdirektoro pri monda plenumo de Dell-Teknologia Grupo, diris, ke la internacia komunumo atentas, kiel Ĉinio puŝas la nov-raŭndan altnivelan malfermon per pragmata agado. Ĉi-jare la du sesioj ekzamenos la projekton, kiu eligas aktivan signalon al la mondo.


Chen Yudong, ĉefdirektoro de Bosch-kompanio en Ĉinio


Starigi novan malferman strukturon 


Chen Yudong, ĉefdirektoro de Bosch-kompanio en Ĉinio, diris: "Ni tre ĝojas vidi la klopodojn de la ĉina registaro por forĝi tutmondiĝan ekonomion kaj puŝi novraŭndan altnivelan malfermon. La projekto de leĝo pri fremda investo montras la dediĉon de Ĉinio por starigi egalan kaj justan merkat-mekanismon, malferman kaj travideblan medion por investo kaj doni garantion pri rajtoj kaj interesoj al eksterlandaj komercistoj."


Lu Shuping, ĉefdirektoro pri Ĉinio kaj norda Azio de la kompanio Xylem


Allogi pli da altkvalitaj entreprenoj investi en Ĉinio


Lu Shuping, ĉefdirektoro pri Ĉinio kaj norda Azio de la kompanio Xylem, opinias, ke kompare kun la nunaj tri leĝoj pri fremda investo, la projekto de la leĝo pri fremda investo nuligas kelkajn regulojn pri aranĝo, invest-maniero kaj administrado de entreprenoj kaj aldonas flekseblecon kaj oportunon al eksterlandaj komercistoj por investi en Ĉinio, kaj tiu ŝanĝo certe allogos pli da bonkvalitaj eksterlandaj entreprenoj iri en ĉinan merkaton. En la nova stato de pli altnivela malfermo de Ĉinio, la promulgo de la leĝo malaltigos la enir-normon por investi en Ĉinio kaj vidigas al eksterlandaj komercistoj pozitivan sintenon kaj firman decidon de Ĉinio plivastigi reformon kaj malfermon.


La 10an de marto delegacio el Shaanxi-provinco okazigis plenan kunsidon en la Dua Sesio de la 13a TPK por ekzameni la projekton de la leĝo pri fremda investo. Fotis Song Hongmei, raportisto de Shaanxi-a Tagĵurnalo.


Yu Feng, ĉina ĉefdirektoro de la kompanio Honeywell


Fortigi novigan disvolvadon


Yu Feng, ĉina ĉefdirektoro de la kompanio Honeywell, diris, ke Honeywell subtenas ĉiun ajn klopodon por teknika kunlaboro kaj protekto de intelekta proprieto. "Ni kredas, ke la projekto levos travideblecon de industrioj kaj helpos starigi reciprokan fidon, kaj tio instigos eksterlandajn firmaojn plue investi en ĉinaj ĉefaj ekonomiaj kampoj."


Fang Juntao, vicĉefdirektoro por granda Ĉinio de la kompanio Nestle


Pliboniĝas ĉina investa medio


Fang Juntao, vicĉefdirektoro por granda Ĉinio de la kompanio Nestle, pensis ke ellabori la leĝon pri fremda investo estas grava rimedo de Ĉinio por plu efektivigi reformon kaj malfermon. La nunaj tri leĝoj pri fremda investo fariĝos unu, kaj diversaj postuloj kaj normoj por eksterlandaj entreprenoj estis unuigitaj, kio helpas la investantojn kompreni la merkatenirajn sistemon kaj postulon, kaj fari grandan paŝon en investa oportuno.


Stephane Rinderknech, ĝenerala direktoro de la kompanio L'Oreal en Ĉinio


Montri decidon kaj fidon por tutmondiĝo


Stephane Rinderknech, ĝenerala direktoro de la kompanio L'Oreal en Ĉinio, diris, ke ekzameno de TPK pri la leĝprojekto estas komuna atendo de eksterlandaj komercistoj en Ĉinio, kaj tio ankaŭ montras la decidon de Ĉinio por plua antaŭenigo de malfermo, plibonigo de komerca medio kaj proksimiĝo al tutmondiĝo.


Zheng Qunyi, ĉefdirektoro de la kompanio Herbalife en Ĉinio


Sistema garantio por fremda investo


Zheng Qunyi, ĉefdirektoro de la kompanio Herbalife en Ĉinio, diris, ke la leĝprojekto emfazas akcelon kaj protekton de fremda investo, kaj tio plene reflektas la permeson de Ĉinio pri akcelo de altkvalita ekonomia disvolvo kaj kungajno kun aliaj landoj, per plua plivastigo de malfermo.


Zheng diris, ke la leĝo estas la baza leĝo por Ĉinio en la kampo de fremda investo, kaj ĝi estas plibonigo kaj novigo pri leĝ-sistemo en fremda investo, kio liveras bazan sisteman garantion por ke eksterlandaj entreprenoj povu longe investi en Ĉinio.



Wang Hongbin, vicĉefdirektoro pri leĝo kaj politikaj aferoj de la kompanio Intel


Pli da disvolva spaco por eksterlandaj entreprenoj en Ĉinio


Wang Hongbin, vicĉefdirektoro pri leĝo kaj politika afero de la kompanio Intel, diris, ke Ĉinio estas en historia periodo tute malsama ol la antaŭa, kaj la skalo de utiligo de fremda investo daŭre pligrandiĝas. La ekzameno de TPK pri la leĝprojekto donas leĝan protekton por disvolvado de eksterlandaj entreprenoj  en Ĉinio. Ni povas diri, ke pro la leĝo la eksterlandaj entreprenoj povas trankvile plu disvolviĝi en Ĉinio.


Che Wenhuan, vicĝenerala direktoro de la kompanio Lawson en Pekino


Maksimume akceli investon de eksterlandaj komercistoj


Che Wenhuan, vicĝenerala direktoro de la kompanio Lawson en Pekino, rimarkigis, ke la nunaj tri leĝoj pri fremda investo zorgas pri entreprena administrado, dum la leĝprojekto pri fremda investo, laŭ la vidpunkto de leĝfaro, havas pli riĉan enhavon kaj povas maksimumigi akcelon, protekton kaj administradon de investo de eksterlandaj komercistoj. Li tre atentas la publikigon de la leĝo.


Eric Liu, partnero de Limigita Respond-Partnera Kompanio Linklaters


Meti bazon por kompanioj disvolvontaj en Ĉinio


Eric Liu, partnero de Limigita Respond-Partnera Kompanio Linklaters, diris, ke la leĝo pri fremda investo anstataŭos la nunajn tri leĝojn pri fremda investo, kaj fariĝos la integrita baza leĝo por akceli kaj protekti la investon de eksterlandaj kompanioj. Tiu trarompo fariĝos bazo por kompanioj disvolvontaj en Ĉinio kaj certigos, ke eksterlandaj kompanioj havu saman trakton kiel la ĉinaj.


Allan Gabor, ĉefdirektoro de la kompanio Merck en Ĉinio


Protekti intelektan proprieton


Allan Gabor, ĉefdirektoro de la kompanio Merck en Ĉinio, ĝoje vidas gravecon donatan de la leĝprojekto al protekto de intelekta proprieto. Li diris: "Merck estas scienc-teknika kompanio. Ni havas avangardajn teknikojn kaj patentojn en nia kampo. Kompleta sistemo pri protekto de intelekta proprieto kun ekzameno kaj plenumo de patentoj instigos novigon, kaj novigo estas grava movforto por la ekonomioj ĉina kaj monda. Mia kompanio volas vidi disvolvon en tiu kampo."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio