Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La malsupera ĉambro de la brita parlamento refoje malakceptis la interkonsenton pri Briteliro
2019-03-14



La 12-an de marto, la malsupera ĉambro de la brita parlamento refoje malakceptis interkonsenton inter la brita registaro kaj Eŭropa Unio (EU) pri Briteliro. En la venontaj du tagoj, la malsupera ĉambro voĉdonos por decidi ĉu Britio "forlasos EU-n sen interkonsento" aŭ prokrastos la Briteliron. 


Post diskutado, la malsupera ĉambro fine decidis duafoje malakcepti interkonsenton pri briteliro. Pro la timo, ke la parto de la interkonsento pri "irlanda limo" eble kaŭzos "restigon" de la brita regiono Nord-Irlando en EU, kelkaj parlamentanoj el la Konservativa Partio kaj iuj el Demokrata Uniista Partio voĉdonis kontraŭ ĝi. 


En ĉi-jara januaro, la malsupera ĉambro jam malakceptis la interkonsenton pri briteliro, kaj petis la ĉefministron daŭrigi intertraktadojn kun EU por modifi la rilatan enhavon. La 11-an de marto, Teresa May diris, ke EU jam konsentis ŝanĝi la koncernajn artikolojn de la interkonsento por eviti "senfinan" restadon de Nord-Irlando en EU post transira periodo de briteliro. Laŭ la interkonsento, se Britio kaj EU ne povas atingi pli bonan planon pri komercado en Nord-Irlando dum la transira periodo, ĉe la fino de la transira periodo estos ekfunkciigita la plano B. 


La ĉefa enhavo de la plano B temas ne starigi "malmolan limon" inter Nord-Irlando kaj la EŬ-membro Irlando, nome eviti starigon de dogano kaj ekipaĵoj pri landlima inspektado.


La malsupera ĉambro de la brita parlamento voĉdonos por decidi ĉu Britio "forlasos EU-n sen interkonsento" en la 13-a de marto. Se la interkonsento estus neita, la ĉambro voĉdonos pri prokrasto de briteliro en la sekva tago. 


Laŭ nuntempa planado, Britio oficiale forlasos EU-n en la 29-a de marto. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio