Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Voĉoj | Kiel fakuloj taksas la Leĝon pri Fremda Investo? (I)
2019-03-13

Lin Yifu: "Oni estas permesita investi en ĉiu kampo escepte de tiuj en la listo de malpermesoj”


Lin Yifu, vicdirektoro de la ekonomia komisiono de la tutlanda komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, laŭreato de la titolo Avangardo pri Reformado kaj direktoro de la Instituto de Nova Struktura Ekonomio de Pekina Universitato, parolas pri la Leĝprojekto pri Fremda Investo dirante: "Antaŭe en Ĉinio estis kutimo administradi surbaze de pozitiva listo, nuntempe plejparto de industrioj havas komparan avantaĝon. Fremdaj komercistoj estas permesitaj investi en multaj kampoj samkiel ĉinaj entreprenoj, escepte en tiuj kampoj malpermesitaj de la registaro, nome nacia defendo kaj industrioj rilataj al gravaj kampoj. Tio konformas al la mencio de la registara raporto de la ĉina ĉefministro farita antaŭ kelkaj tagoj. Tial el la starpunkto de antaŭenpuŝado de reformado kaj malfermo, prilaborado kaj elbakado de la Leĝo pri Fremda Investo havas sian internan movforton. Fakte praktiki administradon surbaze de negativa listo estos efika por ke ni plene utiligu enlandajn kaj eksterlandajn merkatojn kaj resursojn".


Li Daokui: "Novigoj de fremdaj entreprenoj estu premiendaj"


Li Daokui, ĈPPIK-membro, direktoro de la Ĉina Instituto pri Ekonomiaj Penso kaj Praktiko sub Tsinghua Universitato, diris, ke la Leĝo pri Fremda Investo estas leĝo fundamenta kaj principa. La leĝprojekto havas gravan signifon kaj multajn rimarkindajn punktojn, ekzemple ĝi difinas la novtipan administran sistemon pri nacia traktado pre-merkat-enira plus negativa listo. Pri kompletigo de la leĝprojekto kaj aldono de rilataj reguloj, Li Daokui donis siajn proponojn: unue mallongigi la negativan liston, pri kio li diris, ke la leĝprojekto kaj rilataj reguloj povas indiki la leĝdonan principon, kaj kiel eble plej efike mallongigi la negativan liston; due detaligi la leĝ-artikolojn pri la entreprenado de fremda investo; trie aldoni al la leĝprojekto artikolojn por kuraĝigi al fremdaj entreprenoj disvolvi novigon konvenan al la ĉina situacio, kaj doni al tiuj novigoj premiojn samkiel tiuj al ĉinaj entreprenoj. Li diris, ke tio helpos al Ĉinio utiligi ne nur fremdan investon sed ankaŭ fremdan talenton.


Wang Shouwen: "Ĉiujn privilegiojn, kiuj favoras al ĉinaj entreprenoj, nun la fremdaj entreprenoj rajtas havi"


Wang Shouwen, ĉina vicministro pri komerco kaj vicdeputito de la lando pri internacia komerco, opinias, ke la Leĝo pri Fremda Investo karakterizas sin per tio, ke ĝi difinas la justan konkuran ĉirkaŭaĵon por fremdaj entreprenoj. Li diris, ke kiam fremdaj entreprenoj venis al Ĉinio, foje ili sentis maljustan konkuradon pro tio, ke ili ne havas la samajn rajton de ĉinaj entreprenoj, ekzemple ne povas aliĝi al konkuro pri registaraj aĉetadoj kaj partopreni en difinado de normoj por komercaĵoj, servoj aŭ industrioj, nek rajtas havi privilegion. Nun la Leĝo pri Fremda Investo klare difinas, ke ĉiujn privilegiojn, kiuj antaŭe favoris al ĉinaj entreprenoj, nun la fremdaj entreprenoj rajtas havi, ili ankaŭ havas saman rajton de ĉinaj entreprenoj pri normfarado kaj konkurado en registaraj aĉetadoj.  


Huo Jianguo: "Protekti fremdan investon en leĝ-nivelo estas grava enkorpiĝo de altnivela malfermo"


Huo Jianguo, vicprezidanto de la Ĉina Societo pri Studoj de Monda Komerca Organizo (China Society for WTO Studies), diris, ke antaŭ tre longe, jam komenciĝis la preparado de la leĝprojekto. En la unua fazo oni uzis minimume tri jarojn por plenumi kunoridigadon. Ĉiu vorto kaj ĉiu frazo de la leĝo estas atenteme konsiderita kaj pripensita. "En multaj leĝ-artikoloj enkorpiĝis justa konkuro, ekzemple malpermesi devigan teknologian transdonon, protekti intelektan proprieton, k.s. La malfermo en la nova epoko en Ĉinio karakterizas sin per ĉiuflanka kaj altnivela trajto, ekzemple protekti fremdan investon en leĝ-nivelo, laŭ mi, la leĝo estas grava enkorpiĝo de altnivela malfermo."


Wichai Kinchong Choi: "La leĝo havas tre gravan rolon en reduktado de nedefinitiveco kaj malaltigo de komerca kosto"


Wichai Kinchong Choi, supera vicprezidanto de Kasikorn-banko en Tajlando diris en intervjuo, ke la Leĝo de Fremda Investo protektos rajtojn kaj interesojn de fremdaj entreprenoj, kaj la leĝo ellasas la signon, ke Ĉinio pli kaj pli disvastigos reformadon. Ĉinio konstruos juran medion por fremdaj entreprenoj. Tio estas la ĉefa enhavo de ĉiuflanka malfermo kaj ekonomia kunlaboro. La leĝo havas tre gravan rolon en reduktado de nedefinitiveco kaj malaltigo de komerca kosto, kaj ĝi bone respondas al la internacia atento pri temoj kiel politika travidebleco, intelekta proprieto, justa konkura medio, ktp.


Redaktoro: Chen Ji


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio