Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gan Tian Loo: Leĝprojekto pri fremda investo ellasis pozitivajn signalojn
2019-03-12

Gan Tian Loo gaste ĉeestis la sesion de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK en 2018. (dokumenta foto)


Kiel reprezentanto de la kvara generacio de ĉinoj naskitaj eksterlande, Gan Tian Loo, vicprezidanto de la Malajzi-Ĉina Asocio pri Publikaj Rilatoj, gaste ĉeestis la pasintjaran sesion de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Ĉi-jare li daŭre atentas la du sesiojn okazantajn en Pekino, kvankam li estas en Malako.


Kresko de fido pri internacia merkato


"Ĉinaj du sesioj estas tiom atentataj pro tio, ke ili koncernas ekonomian kaj socian disvolvadon de la lando nune kaj estonte." Se la projekto de la leĝo pri fremda investo estos aprobita, ĝi anstataŭos la nunajn tri leĝojn pri entreprenoj kuninvestitaj de Ĉinio kaj alia lando, entreprenoj de fremda kapitalo kaj entreprenoj kunfunkciigataj de Ĉinio kaj alia lando, kaj iĝos baza leĝo tiu-kampe. "Tio estos grava metodo de Ĉinio por plua malfermo. Mi kredas, ke la fremdaj komercistoj atendas tiun leĝon," Gan Tian Loo diris.


Pri la influo de la leĝo al la komerca medio, li opinias, ke Ĉinio havas grandegan merkaton pri produktado kaj konsumado, kaj la aprobo de la leĝprojekto pri fremda investo plue kreos bonan komercan medion kaj helpos diversajn landojn aliri ĉinan merkaton. Okaze de revigliĝo de la monda ekonomio, la faro de Ĉinio altigos fidon pri merkato kaj aldonos novan viglecon al pli malferma merkato. Samtempe, tio kontribuos por kreskado de la monda ekonomio kaj reciprokaj kompletigo kaj favoro inter Ĉinio kaj aliaj landoj.


Decidoj pri malfermo kaj garantio de justeco


"La aprobo de la leĝo pri fremda investo plue altigos fidon de eksterlandaj komercistoj pri investo." Gan Tian Loo opinias, ke mondfamaj firmaoj atentas ŝancojn pri investo en Ĉinio, kaj la ekzameno de la projekto de la leĝo pri fremda investo en la du sesioj enkorpigis la decidon de Ĉinio pri malfermo. La leĝo allogos fremdajn entreprenojn kaj instituciojn pli aktive partopreni en disvolvado de la ĉina ekonomio, kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazinta en Ŝanhajo estas unu el la plej bonaj ekzemploj tiu-flanke. 


"La leĝprojekto enkorpigis la decidon de Ĉinio pri certigo de justa konkurado." Gan Tian Loo atendas, ke kun iom-post-ioma perfektigo de komerca medio, la ĉina kapablo pri produktado, entreprenado kaj teknika renovigo en la monda merkat-ekonomio altiĝos por antaŭenigi rapidan disvolvadon de la monda ekonomio.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio