Okazis en Pekino Kunveno de Pekina Esperanto-Asocio por bonvenigi la alvenon de printempo |
2019-03-12 |
La 9an de marto, en Pekino, okazis esperanta kunveno kun ĉeesto de 45 homoj, plejparte esperantistoj el Pekino kaj Tianjin. En 2018, esperantistoj fariĝis pli kaj pli aktivaj en universitatoj de Pekino. Fondiĝis Esperanto-asocio en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kaj studentoj organizis esperantajn grupojn en Universitato pri Internaciaj Komerco kaj Ekonomio kaj Fremdlingva Universitato de Pekino. La Pekina Esperanto-Asocio ankaŭ plurfoje organizis prelegojn en universitatoj. Ĉifoje studentoj el tiuj universitatoj partoprenis en la organizado de la kunveno. Dum la kunveno, homoj ne nur babilis kun novaj kaj malnovaj amikoj, ili ankaŭ ĝuis diversajn prezentojn, kiel poem-deklamado, kantado kaj solvado de enigmoj. Prezento de studentoj Lerni esperantan kanton Profesoro Li Weilun Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |